×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Frazeologiaĵoj en Esperanto (3)

Frazeologiaĵoj en Esperanto (3)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

2.3. Plurelementeco

Jam Charles Bally (1909) rigardis plurelementecon unu el la difinaj kriterioj de frazeologiaĵo. Li skribis rilate la eksteran formon, ke 'unité phraseologique' [frazeologia unuo] percepteblas interalie pro tio, "qu'un groupe est composé de plusieurs mots séparés par l'écriture" [grupo konsistas el pluraj vortoj apartigitaj per la skribo] (p. 75). Ankaŭ nuntempe ni difinas frazeologiaĵon ĝenerale kiel plurelementan unuon. Diference de simplaj kaj kompleksaj leksemoj ĝi konsistas el du aŭ pluraj vortformoj grafeme dividitaj.

Aplikado de tiu kriterio povas kaŭzi problemojn en lingvo kiu havas tiel flekseblan vortformadon kiel Esperanto. Kelkfoje malfacilas distingo, ĉar ekzistas konkuraj skribmanieroj. Ŝajnas al mi legitime decidi en tiuj kazoj surbaze de lingvouzo. Tiel mi enordigas vole-nevole en frazeologion, ĉar la plejmulto da miaj ekzemploj montras tiun plurelementan strukturon (vole-nevole aŭ vole nevole) kaj volenevole prezentas skribvarianton de tiu formo; male, foje foje ne estas rigardata parto de frazeologio, ĉar la formo fojfoje dominas en mia korpuso.

Malgraŭ tiuj problemoj mi volas persisti pri la kriterio de plurelementeco, ankaŭ pro la praktika motivo, ke necesas iamaniere limigi la studobjekton. Pro tio enkadre de tiu ĉi kontribuaĵo ni nur volas okupiĝi pri unuoj kiuj havas minimume vortgrupajn strukturojn. Ĝisostulo kaj fridpisulo estas jes esprimpovaj kaj idiomaj, sed temas pri kunmetaĵoj, unuvortaj leksemoj, kiuj devas obei la regulojn de vortformado.

Kiam oni anstataŭigas la frazeologiaĵojn en tiuj ekzemploj per la donitaj leksemoj, ekestas frazoj ekvivalentaj laŭenhave (laŭ la denotata signifo), sed rilate la stilefikon (la konotatan signifon) ni devas konstati perdojn. Estiĝas frazoj malpli pintaj kaj frapaj. Kiel precipe ekz. (3) montras [vidu la antaŭan duan parton de ĉi tiu teksto], esprimpovo estas ligita kun stila nivelo.

Ankaŭ la strukturo de frazeologiaĵo kontribuas al ties esprimpovo. Eufonio, atingita per paralelaj strukturoj, markita vortordo, ritmo kaj rimo, estas ĉefa karakterizaĵo de Esperanta frazeologio. Tio ĝustas por la tradiciaj unuoj en Proverbaro Esperanta (ProvE) kaj same por hodiaŭaj esprimoj (ekz. laste sed ne balaste; Tut-Tera Teksaĵo/TTT; lama-fama, proze-loze). Ne malofte estas tiuj karakterizaĵoj kiuj lasas nin ekkoni kaj facile rememori frazeologiaĵon. Krome poeta strukturo apogas la stabilecon de esprimo.

Same kiel idiomeco, esprimpovo estas nur potenciala (kvankam tipa) propraĵo de frazeologiaĵo. Ĝi estas la kaŭzo ke oni ĝenerale rigardas la frazeologion de lingvo samsenca al viveco. Ankaŭ planlingvo ne povas rezigni pri tiuj potencoj, se ĝi volas esti plenvalora komunikilo en plej diversaj terenoj.

2.4. Stabileco

Per sia stabileco, t.e. la fiksitaj strukturo kaj enhavo, frazeologiaĵo diferencas de libera vortgrupo. Gi estas storita en la memoro de parolanto en tiu stabiligita formo kaj uzatas kiel preta unuo.

Tamen montriĝas ke tiu kriterio estas relativa, abundas frazeologiaj variantoj en Esperanto. Tiujn ni povas subdividi al tri grupoj: strukturaj variantoj, leksikaj variantoj kaj frazeologiaj sinonimoj. 2.4.1 Strukturaj variantoj

La frazeologiaĵoj en tiu ĉi grupo montras morfologiajn kaj sintaksajn ŝanĝiĝojn ĉe unuopaj elementoj. Cefaj diferencoj rilatas al:

(a) Elizio de substantiva finaĵo

mano en mano / man' en mano de tempo al temp / de temp' al tempo (b) Uzado de prepozicioj

Okulo por okulo, dento por dento / Okulo pro okulo, dento pro dento ludi kun iu kiel kato per/kun muso (c) Elizio de artikolo

de la verto ĝis la plando / de verto ĝis plando Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon / Ne šovu nazon en fremdan vazon (d) Nombro

Aliaj tempoj, aliaj moroj / Alia tempo, aliaj moroj La kubo estas ĵetita! / La kuboj estas ĵetitaj! (e) Refleksiveco de verbo

froti la manojn / froti siajn manojn / froti al si la manojn ŝiri la harojn / ŝiri siajn harojn / ŝiri al si la harojn