image

Esperanta Retradio 2019, EU akceptu kandidatiĝojn en pli da lingvoj

Kiu klopodis pri posteno ĉe EU, tiu devis ofte fari tion en angla, franca aŭ germana lingvoj. Nun la Eŭropa Kortumo decidis: La aliaj 21 oficialaj lingvoj de EU ne povas ĝenerale resti senkonsideraj ĉe kandidatiĝoj.

Por la uzo de la diversaj lingvoj en la Eŭropa Unio validas klaraj reguloj. Nuntempe ekzistas 24 oficialaj lingvoj en EU, en kiuj civitanoj povas direkti sin al la koncernaj EU-institucioj. Ankaŭ ĉiuj leĝoj de EU devas publikiĝi en ĉiuj 24 lingvoj. La Eŭropa Kortumo nun klarigis ke ankaŭ ĉe kandidatiĝoj por postenoj en EU nur sub certaj kondiĉoj eblas limigi la lingvojn.

La juĝistoj en Luksemburgo malvalidigis antaŭ semajno en du procezoj principajn limigojn kiuj permesis nur uzi la anglan, francan aŭ germanan lingvojn. Kontraŭ tiuj limigoj estis plendintaj Hispanio kaj Italio.

Malegala traktado pro la lingvo nur estas akceptebla "se tio vere korespondas al intereso de la servo", sciigis la Eŭropa Kortumo en komuniko. Tiu limigo krome devas esti adekvata kaj devas esti argumentata per "klaraj, objektivaj kaj antaŭvideblaj kriterioj".

En procezo Hispanio plendis pri reguloj de la EU-parlamento pri kandidatiĝoj por posteno kiel ŝoforo. En tiu kazo interalie la enskriba formularo estis disponebla nur en angla, franca kaj germana lingvoj. Krome la ŝoforoj devis disponi pri sufiĉaj konoj en unu el la tri lingvoj.

La Eŭropa Kortumo vidis en tiuj reguloj neakcepteblan malegalan traktadon pro la lingvo. La limigo je tri lingvoj ne estas akceptebla ankaŭ pro tio ke la enposteniĝintaj ŝoforoj estus laborigataj precipe en franclingvaj kaj germanlingvaj urboj kaj ke iliaj pasaĝeroj plej ofte parolus angle. La parlamento laŭ la juĝistoj ne estis pruvinta je kiu grado tiuj lingvoj estas aparte utilaj por tiuj taskoj kaj kial por la kandidatiĝo ne eblis elekti alian lingvon.

En dua kazo Italio plendis kontraŭ elektaj procedoj en kiuj kandidatoj ankaŭ nur povis elekti inter angla, franca kaj germana lingvoj. La plendo estis jam sukcesa antaŭ la juĝejo de la Eŭropa Unio. La EU-komisiono kontraŭ tio aplikis juran rimedon kiun la Eŭropa Kortumo nun rifuzis. Laŭ la kortumo la juĝejo estis trafe decidinta "ke la plej altaj postuloj kiujn devas plenumi kandidato rilate al kapablo, produktivo kaj integreco devas esti sendependaj de lingvokonoj.

La juĝistoj en Luksemburgo krome samtempe klarigis ke la koncerna Eŭropa Oficejo pri Elekto de Kunlaborantoj ne devas observi devon plenumi korespondadon kun kandidato en lingvo kiun la kandidato mem libere elektis. Limigo de elekto pri lingvo tamen devas esti bone argumentata. En la konkreta kazo la aŭtoritato ne estis laŭbezone praviginta sian decidmanieron.

Want to learn a language?

Learn from this text and thousands like it on LingQ.

  • A vast library of audio lessons, all with matching text
  • Revolutionary learning tools
  • A global, interactive learning community.

Language learning online @ LingQ

×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.