×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Esperanto por tuttera agado

Esperanto por tuttera agado

En la pasinta semajno mi ĉi tie aperigis sonartikolon pri "Kvalita kreskado de Esperanto". Mi diris ke "necesas verki kaj produkti regule materialojn por subteni la praktikan aplikon de Esperanto. Por tio necesas okupiĝi pri laŭeble multaj fakoj kiuj estas internacie aŭ tutmonde interesaj." Por ke tio ne restu nura teoriumado, mi volas hodiaŭ prezenti al vi temarojn kiuj plenumas tiujn kondiĉojn kaj kiuj eĉ jam estis pritraktataj ĉi tie en la ERR.

Estas ja evidente ke ekzistas hodiaŭ komuna temaro por la tuta mondo: Kiel ni savu kaj protektu nian planedon Tero por ke ĝi restu loĝigebla por la homaro, kaj por ebligi vivon en paco kaj prospero por la tuta mondo. Por tiu temaro Esperanto povas ludi gravan rolon, ĉar ekzemple la reverdigo de urboj estas temo ne nur de politikistoj, sed ĉiu el ni povas partopreni en iniciatoj kiuj okupiĝas pri tiu afero.

Por komenci esperantistaj aktivuloj povas organizi internaciajn seminariojn en kiuj fakuloj pri la koncernaj temoj povus montri al la partoprenantoj kion ili povas fari por kontribui. Por ke tio montriĝu ankaŭ per konkretaj ekzemploj la seminarioj povus okazi en lokoj kie oni praktike okupiĝas pri agado por savi la medion.

Mi volas doni nur kelkajn ekzemplojn: Plantado de arboj en urboj por redukti la someran varmegon, verdigo de fasadoj, vertikala farmado, aŭ eĉ abelbredado en urboj. Alia temaro povas esti la trafiksistemoj por urboj. Tiuj temaroj povus prezentiĝi ankaŭ en tradiciaj E-kongresoj kaj tiel oni povus veki la intereson de E-parolantoj (precipe de junaj homoj) pli profunde okupiĝi por unu el tiuj temaroj en internaciaj seminarioj. Tiuj seminarioj povus fariĝi tiom interesaj kaj allogaj ke homoj lernus Esperanton por povi partopreni en tiuj internaciaj seminarioj.

Ni ne forgesu ke apud la grandaj landoj kun siaj grandaj lingvoj ekzistas ja ankaŭ multaj malgrandaj landoj kun malgrandaj lingvoj. Kaj por homoj el tiaj landoj estas esence grave povi partopreni en internaciaj seminarioj, ĉar la nacia kadro estas tro malgranda por ebligi vasthorizontan klerigadon. Mi ja ne bezonas argumenti ĉi tie ke Esperanto por tio estas la plej taŭga lingvo.

Kaj ni ja ne komencas ĉe nulo: En la ERR troviĝas jam multegaj sonartikoloj kiuj okupiĝas pri tiuj tutmondaj temaroj. Jen eĉ tasko por aŭskultantoj traserĉi la tutan jam disponeblan materialon en la ERR ĉe Blogspot kaj starigi listojn de interesaj sonartikoloj laŭ temo.

Vi povas sendi vian liston al retradio(ĉe)aldone.de. Farante tion bonvolu ne forgesi ĉiam aldoni la ligilon al la koncerna sonartikolo. Mi esperas ke tio estos la unua komuna paŝo por iniciato cele al praktika apliko de Esperanto por tuttera agado.