×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Eroŝenko - La blinda mondmigrulo (mallongigita)

Eroŝenko - La blinda mondmigrulo (mallongigita)

Tiun ĉi sonartikolon produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Legante la nomon de Eroŝenko, aperas en mia memoro la figuro de tiu blindulo-poeto. En 1923, en la Nurenberga kongreso, kun decidaj paŝoj suriris la podion tiu alta, rekta viro kun abundaj, helblondaj haroj, fermitaj palpebroj, melankolia rideto sur la iom pala vizaĝo. Li deklamis, kun tre sugestia voĉo, sian poemon Antaŭdiro de la ciganino. La aŭdantaro estis surprizita kaj tute konkerita, tiel ke la juĝantaro, gvidata de Edmond Privat, donis al li la unuan premion de la plej bona Esperanta prononco.

Vasilij Jakovleviĉ Eroŝenko (Jeroŝenko) naskiĝis en 1890 en la rusa vilaĝeto Obúhovka, Kurska gubernio. En sia kvina jaro li blindiĝis sekve de malsano. Sed li ne rezignaciis je tio, ke lia blindeco lin malhelpu en la libera moviĝado: li iradis sola sur la kampoj, en la arbaro.

Naŭjara, li venis en Moskvan blindul-instituton por esti instruata pri skribo-lego-kalkulo. En tiu blindul-lernejo Eroŝenko komencis verki poemojn kaj fabelojn, lernis ankaŭ ludi violonon kaj gitaron. Li havis absolutan aŭdon kaj tre agrablan voĉon.

Forlasinte la blindul-lernejon, li fariĝis restoracia muzikisto. Sed tio ne kontentigis lin, li deziris lerni pli. Li konatiĝis kun instruistino, ŝi konsilis al li iri Londonon, kie tiam plej elstara estis la eduko de blinduloj per novaj, modernaj metodoj.

La 15-jara nevino de la instruistino proponis al li, ke ŝi instruu al li Esperanton. Komenciĝis la lecionoj. La knabino surprizite vidis, ke ŝia disiĉiplo havas neimageblan memorkapablon. En du monatoj li lernis la lingvon perfekte.

Kaj nun malfermiĝis antaŭ li la mondo. Li plektis viglan korespondadon kun anglaj esperantistoj. Kaj en 1912 li ekvojaĝis per sia ŝparita monsumeto al Londono. En Londono, Eroŝenko, ĉiam helpate de siaj esperantistaj korespondantoj, lernas la anglan lingvon kun tia sama mirakla rapideco kiel Esperanton, studas en instituto por blinduloj.

Komence de 1914 li revenas en Ruslandon, sed jam en aprilo de ĉi tiu jaro li vojaĝas al Japanujo. En Japanujo li studis kuracmasaĝon laŭ japana maniero en blindula lernejo de Tokio, kaj tie li fervore propagandis Esperanton inter la blindaj studentoj. Post du jaroj li vojaĝis al Siamo kaj fondis tie blindulan lernejon. Poste li daŭrigis sian migradon tra la sudo de Azio, en la lasta jaro de la Unua Mondmilito li estis en Hindujo, kaj de tie li volis hejmenveni, sed oni arestis lin kiel ruĝan agenton, transportis lin al la blanka tribunalo. Sed li sukcesis eskapi el la ŝipo.

En 1912 li venis tra Ŝanhajo denove Japanujon. Bone posedante la japanan lingvon, li verkis tiulingve multajn rakontojn por geknaboj kaj akiris por si konsiderindan famon kiel verkisto.

En 1921, pro partopreno en la manifestacio de la Unua de Majo, li estis arestita kaj ricevis elpel-ordonon. Tiam li reiris Ĉinion, kaj en 1922 prelegis lekciojn pri la rusa literaturo en la Pekina Universitato.

Tiam li interamikiĝis kun Lu Sin, kiu tre amis kaj respektis ĉi tiun multevagan blindulon. Ankaŭ la muzika talento de Eroŝenko plezurigis lin, volonte li aŭskultis lian artan violonludon kaj lian kantadon kun la propra gitar-akompano.

En 1923 li revenis al Eŭropo, tiam li vizitis la Nurenbergan kongreson. Poste li funkciis en Moskvo kiel blindul-instruisto kaj kiel interpretisto (li parolis pli-malpli dek lingvojn). Li estis kelkatempe direktoro de infanĝardeno por blinduletoj.

La poeto iam bluokula, muzikisto, esperantisto Vasilij Eroŝenko mortis en 1952. Kaj la blinda mondmigranto ripozas jam en la hejmvilaĝa tombejo, sub maljuna betulo.