×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, En ripoziga baseno

En ripoziga baseno

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Sep 6

En ripoziga baseno Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

La Slovakaj termalaj lokoj ekestis en Terciaro. Iutempe tie etendiĝis maro. El unu termala loko ŝprucas varmega terakvo, ĉar la fonto troviĝas en profundeco de 1900 m, la terakvo restis sala, do ĝi nomiĝas Morta Maro en Slovakio.

Tien ni veturis por resanigi niajn malsanajn korpojn. La loko estis bone riparita, servoj sufiĉis por kontentigi niajn elementajn bezonojn, la baseno estis plenplena da homoj. Ni eniris en basenon kaj - enuis, kiel amaso da aliaj. Estis malpermesite moviĝi. Do ni imagis, ke niaj ĉeloj pliboniĝas, nia korpo baldaŭ funkcios bonege... Kaj ni meditis, provante pensi pri nenio - malfacile estas mediti.

Hieraŭ nubiĝis, la baseno estis apenaŭ plena, homoj sidiĝis kaj aspektis serioze. Zorgi pri la sano estas serioza afero... Ankaŭ ni sidiĝis kaj meditis. Pro neniofarado ni observis ĉirkaŭaĵon - ni rimarkis bubojn, kiuj devis resti senmovaj, spiri kaj atendi elirtempon (estis malpermesite naĝi, plonĝi kaj salti en akvon). Por ili la tempo pasis ankaŭ pli malrapide, kaj ili grumblis.

Tuj ekpluvis.

Longaj akvoŝnuroj falis el la griza ĉielo, post falbruo ili kiel gutoj reviviĝis kaj saltis el akvosurfaco kaj kiel najloj ŝprucis supren! Mirinda bildo! Ravigis nin tiu vidaĵo. La surfacon ornamis florantaj rozkoloraj ombreloj:

Kiam pluvas, floras ombreletoj, kiam falas akvo en silenton, aŭskultu pluvon kaj fermu ĉapojn, kiam pluvas, floras ombreletoj, kaj ĉiu ien rapidiras...

(Poemo de Jiří Žáček)

Sed pluraj homoj malkvietiĝis, hastis atingi sekan lokon, timigis ilin nur la falanta akvo.

Ni rigardis unuajn subakviĝantajn homojn, iuj revenis kaj alportis sian pluvjaketon aŭ sian ombrelon, kiun ili metis flanken en la bordon de la baseno! Multaj sencele promenis portante sunvitrojn! Unu junulino venis kun papera libro kaj legis, portante libron alten super sia vizaĝo, ĉar la akvo minacis la libron. Bebo prenis sian ŝatatan ludilon - ŝarĝaŭteton! Preskaŭ ĉiu homo ŝirmis sin per iu objekto. Ni restis senzorgaj.

Vespere en televidilo oni rakontis pri amasvundiĝo de 157 poloj, kiuj grimpis al la Altaj Tatroj. Kelkaj mortis pro fulmotondro. Ĉiuj sin tenis ĉe apogĉenoj, kiuj devus faciligi descendon - sed amaso da homoj estis senfina kaj ili ne povis rapide malsupreniri.

Kiun ŝancon ni havis estinte en ripoziga baseno!

Foto: Roman Grac el Pixabay