×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Elektra kurento el suno kaj vento

Elektra kurento el suno kaj vento

Laŭ ekspertoj la nuntempaj laŭmezuraj paŝoj ne sufiĉas por haltigi la varmiĝon de la klimato. Ili pledas por elektra kurento el vento kaj suno. Tiu kurento ne nur kovru la mondvastan bezonon, sed ĝi ŝparu ankaŭ plurajn bilionojn da dolaroj.

Laŭ studaĵo elektra kurento el suno kaj vento povos ĝis la jaro 2050 kovri la mondan bezonon pri elektro - eĉ se tiu bezono ĝis tiam ankoraŭ signife plialtiĝos. Per la plivastigo de renovigeblaj energioj kune kun elektrizado 86 procentoj de la mondvasta bezono estas kovreblaj. Tion diras studaĵo de la internacia agentejo pri renovigeblaj energioj (Irena), kiu nun estis prezentata en Berlino.

"Profunda elektrizado per renovigeblaj energioj" estas laŭ tio "la ŝlosilo por klimate certa estonteco". Renovigeblaj energioj estas "la plej efika kaj plej rapide disponebla solvo", por inversigi la tendencon pri plialtiĝantaj enaerigoj de karbondioksido. Kune kun pli forta elektrizado estus atingeblaj 75 procentoj de la necesaj energirilataj reduktoj de enaerigoj, klarigas la direktoro de Irena. Laŭ li la teknologioj por tio estas "sekuraj, fidindaj, favorprezaj kaj disponeblaj".

Pli rapida direktoŝanĝo pri energio laŭ studaĵo estus ankaŭ ekonomie sencohava. Per evitataj kostoj por sano, subvencioj por energio kaj damaĝoj pro la klimato, la monda ekonomio povus ŝpari dum la venontaj 30 jaroj ĝis 160 bilionojn da dolaroj. "Ĉiu dolaro kiu estas elspezata por la direktoŝanĝo pri energio rentumas ĝis sepoble."

La nuntempaj laŭmezuraj paŝoj kontraŭ la varmiĝo de la klimato ne sufiĉas, avertas la esploristoj de Irena en sia studaĵo. La proenergiaj enaerigoj de karbondioksido plialtiĝis dum la pasintaj kvin jaroj averaĝe jare je pli ol unu procento. Ili tamen devus malaltiĝi ĝis la jaro 2050 je 70 procentoj sub la nuntempa nivelo por atingi la tutmondajn klimatajn celojn. Necesas signifa plifortigo de la naciaj klopodoj kaj pli ambiciaj celoj.

Naciaj registaroj devas koncentriĝi pri - je longa vido - senkarbonaj strategioj, postulas Irena. Al tio apartenas la akcelado de pli inteligentaj energisistemoj per ciferecigo. Aplikokampoj kiel hejtado, fridigado kaj trafiko devas pli forte esti elektrizataj - por tio necesos malcentraj energisistemoj kaj pli flekseblaj elektraj retoj.

"La mondo en la jaro 2050 dependos de la prienergiaj decidoj kiujn ni hodiaŭ faras", alvokas la ĝenerala direktoro de Irena. Li prezentis la studaĵon ĉe la internacia konferenco pri la vastskalaj konsekvencoj el la tuttera direktoŝanĝo pri energio.