×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Elektra aviadilo el Israelo

Elektra aviadilo el Israelo

La trafiko sur stratoj kaj ŝoseoj pli kaj pli densiĝas kaj tial la kapacito de la ŝoseoj por personaj aŭtomobiloj kaj kamionoj atingas limon. Precipe la traveturado de alpaj regionoj kiel ekzemple de Tirolo fariĝas problemo ĉar ŝtopiĝoj tie pro tro forta trafiko kaŭzas longegajn atendovicojn sur la aŭtoŝoseoj.

Solvo por tiu problemo nek povas veni de konstruado de pli da aŭtovojoj nek per elektraj aŭtomobiloj, sed nur per transmetado de trafiko al fervojoj. Bedaŭrinde ankaŭ tie la kapacitoj estas nesufiĉaj, precipe en Germanio kie oni ĝis hodiaŭ akcelas la aŭtomobilan trafikon por protekti la aŭtomobilan industrion de la lando.

Sed eĉ la enlanda aviadila trafiko tie kaŭzas probemojn. Tamen regiona aviadila trafiko povus kontribui al pliboniĝo de la situacio se oni havus taŭgajn malgrandajn aviadilojn kiuj povus rekte kunligi malgrandajn flughavenojn. Tio ĝis nun estas nura revo, ĉar la aviadiloj konsumas multe da fuelo kaj tial superaveraĝe kontribuas al malpurigo de la aero kaj al la varmiĝo de la klimato.

Teorian solvon povus oferti elektraj aviadiloj. Ili estus mallaŭtaj (kaj tial povus flugi ankaŭ dumnokte) kaj ili dum flugado ne enaerigus klimatodamaĝajn rubgasojn. Sed elektraj aviadiloj apenaŭ ŝajnas esti realigeblaj, ĉar la baterioj estas tre pezaj kaj ili aŭ nur povus traflugi tre mallongajn distancojn aŭ povus transporti nur malmultajn personojn kio en ambaŭ kazoj estus malekonomia.

Tial en la tuta mondo oni strebas disvolvi aviadilojn kiuj plenumas la necesajn kondiĉojn por oferti ekonomian solvon. Oni reduktas la pezon de la aviadiloj per pli malpezaj materialoj, oni plibonigas la aerodinamikon, oni instalas plurajn elektrajn motorojn je la ekstremoj de la aviadilo por optimumigi la fluon de la aero sub kaj super la flugmaŝino kaj oni malpezigas bateriojn kaj plialtigas ilian energidensecon.

Ĉiujn tiujn paŝojn plenumis israela novteknologia entrepreno por disvolvi kaj konstrui aviadilon por transporto de 9 pasaĝeroj kaj 2 skipanoj. La firmao "Eviation" (elektra aviado) tiel povis prezenti ĉe la ĵus pasinta foiro por aviadiloj en Parizo prototipon de elektra aviadilo kiu kapablos traflugi distancon de 1000 kilometroj je rapideco de 440 km en horo.

La reŝargado de la baterioj post unuhora flugo daŭros ĉirkaŭ 30 minutojn kio estas taŭga intervalo por la ekonomia utiligo. Krome la funkciigaj kostoj (konsumo de energio kaj aliaj kostoj de teknika prizorgado) estas tre malaltaj kaj tiel flugbileto kostos malpli ol komparebla trajnbileto. Ankaŭ la necesa infrastrukturo estos malpli granda kaj malgrandaj flughavenoj estos funkciigeblaj pli ekonomie.

Oni nun jam plenumas la necesajn laŭleĝajn testojn por ricevi la permeson apliki la elektran aviadilon "Alice" en la regiona persontransporto. Oni antaŭvidas la komencon de komerca uzo ekde la jaro 2022. Se tio vere realiĝos tio signifos principan revolucion en la sistemo de persontransportoj tra mezlongaj distancoj. Je la komenco la efiko estos ankoraŭ malgranda, sed la nova sistemo povus konkeri la tutan mondon per elektraj aviadiloj kiuj fariĝos laŭstupe pli grandaj por transporti pli da personoj