El la Verda Biblio
Tiun ĉi legaĵon de Izrael Lejzerowicz produktis Jarka Malá el Ĉeĥio
En la komenco la Senkorpa Mistero kreis Volapukon. Kaj Volapuko estis senforma kaj kaosa, kaj mallumo estis en ĝi. Kaj la Senkorpa Mistero diris: Estu lumo; kaj fariĝis Esperanto. Kaj la Spirito vidis Esperanton, ke ĝi estas bona; kaj la Spirito apartigis Esperanton de Volapuko. Kaj la Spirito nomis Esperanton Eterna Tago, kaj Volapukon nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno - unu tago.
Kaj la Spirito diris: Estu firmaĵo en la lingvo. Kaj la Spirito kreis tiun firmaĵon. Kaj Li nomis la firmaĵon regula akcento. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.
Kaj la Spirito diris: Kolektiĝu la reguloj gramatikaj en unu lokon, kaj aperu la firma grundo; kaj fariĝis tiel. Kaj la Spirito nomis la firman grundon Fundamento. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. Kaj la Spirito diris: la Frundamento kreskigu verdaĵon, kiu naskas ĝojon, vortaron, kiu donas laŭ sia speco radikojn, kies semoj estas en ĝi mem, en la Fundamento. Kaj fariĝis tiel. Kaj la Fundamento elkreskigis verdaĵon, laŭ sia speco: verdan lingvon kaj verdan movadon, vortaron kaj arbon, kiu havas radikojn, kies semo estas en ĝi mem, en la Fundamento. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.
Kaj la Spirito diris: Estu lumaĵo en la ĉiela firmaĵo, por apartigi Esperanton de mallumo. Kaj ĝi estu lumaĵo por lumi super la tero; kaj fariĝis tiel. Kaj la Spirito faris la grandan lumaĵon por regi la mondon. Kaj la Spirito starigis ĝin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ĝi lumu sur la teron. Kaj la Spirito nomis la lumaĵon Verda Stelo. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago.
Kaj la Spirito diris: la vortaro aperigu moviĝantaĵon, vivajn estaĵojn kiuj fleksebligos la Lingvon. Kaj la Spirito kreis afiksojn, kiujn aperigis la vortaro, la sufiksojn kaj prefiksojn laŭ ilia speco. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. Kaj la Spirito benis ilin dirante: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la vortaron. (Kaj tial afiksoj tiel multiĝas ĝis nun). Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago.
Kaj la Spirito diris: La vortaro aperigu vivajn estaĵojn, brutojn kaj vermojn. Kaj la Spirito kreis la neologismojn kaj ĉiujn malfacilajn vortojn, laŭ ilia speco, por eterna turmento de la novaj verduloj. Kaj la Spirito diris: Ni kreu potencan aferon, kiu respegulos nian internan potencon; kaj ĝi estu la akso de la lingvo kaj ĝi regu ĝian gramatikon. Kaj la Spirito kreis la Akuzativon; en formo de la finaĵo -N Li kreis ĝin. Kaj la Spirito diris: fruktu kaj multiĝu kaj plenigu la verdan lingvon kaj regu super ĉiuj ceteraj reguloj de la Fundamento. Ĝi estu por vi sanktaĵo. Kaj fariĝis tiel. Kaj la Spirito rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.
Kaj estis finitaj la Fundamento kaj Radikaro kaj ĉiuj iliaj apartenaĵoj. Kaj la Spirito finis en la sepa tago sian laboron, kiun li faris, kaj li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun li faris. Kaj la Spirito benis la sepan tagon kaj sanktigis ĝin, ĉar en ĝi Li ripozis, legante la originalan literaturon, kiun li faris kreante.