×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Ekzercindaj sonsinsekvoj

Ekzercindaj sonsinsekvoj

Esperanto estas konsiderata vivanta lingvo.Tio sendube estas ĝusta konstato. Aliflanke estas klare ke ĝia vivanteco havas alian bazon ol aliaj lingvoj. Vivi signifas kreski: Kio vivas, tio kreskas. Kreskado de la lingvo ja certe okazas, sed tre malrapide aŭ malforte, certe ne kontentige.

Nun en la epoko de la interreto la kreskado esence plifortiĝis, almenaŭ se oni konsideras la nombron de novlernantoj en la interreto ekzemple per Duolingo. Kvankam tiuj nombroj estas impresaj, simile al la nombroj de lernantoj de Esperanto en Hungario, tamen kun bedaŭro oni devas konstati ke nur tre malmultaj el tiuj novlernantoj iel aperas en Esperantujo aŭ estas alimaniere rimarkeblaj kiel parolantoj de la lingvo.

Mi povas konfirmi tiun impreson koncerne la nombron de aŭskultantoj en la ERR. Tiu nombro ekde la fondiĝo de la servo ja daŭre kreskis. Ĝi ĝis nun jam atingis la nivelon de proksimume 27.000 elvokoj en monato, sed ne estas konstatebla iu aparta puŝo de la kreskado dum la pasintaj tri jaroj. Evidente la lingva nivelo de la lastjaraj novlernintoj ankoraŭ ne sufiĉas por la aŭskultado de programoj de la ERR.

Plej multaj novlernintoj post la kurso ŝajne perdas la intereson pri la lingvo, do la kurso ne sufiĉis por starigi firman ligon al la lingvo. Mankas personaj ligoj, mankas objektivaj aplikeblecoj. Tiuj mankoj kondukas al perdo de intereso. Tio ja ne estas nova fenomeno, sed estus ja signifa progreso se eblus per taŭgaj rimedoj atingi ke anstataŭ perdi 99 procentojn de la novlernintoj, tiu perdo estus ekzemple nur 95 procentoj.

Inter la homoj kiuj interesiĝas pri la lernado de lingvo en la interreto estas ankaŭ homoj por kiuj lingvo estas io bela kion oni povas alproprigi al si por vastigi sian personecon. Sed por kontentigi la dezirojn de tiaj homoj la kutimaj kursmaterialoj ĝenerale ne taŭgas. Ili ne peras varmon kaj emocian ligon, ili ne akcelas la parolemon de la lernantoj. Ili estas tro sekaj, tro raciaj, tro ekonomiecaj. Facila kaj rapida lernado estas iliaj ĉefaj celoj.

Tamen la gramatiko estas nur skeleto de lingvo, la vivon nur donas sonoj kaj vortoj, ne literoj kaj frazoj sur papero aŭ ekrano. Parolata lingvo kapablas doni multe pli ol nur skribita teksto. Necesas aŭdi voĉojn kaj necesas aktivigi sian propran voĉon.

Tio komenciĝas jam ĉe la bazo de la lingvo, nome ĉe la sonoj. Necesas lerni kaj ekzerci tiujn sonojn, ĉu la vokalojn, ĉu la konsonantojn. La lernanto devas agnoski ke unuflanke necesas lerni ĝis nun nekonatajn sonojn aŭ sonojn kiuj ja estas similaj al la sonoj de la propra lingvo, sed ne estas tute samaj. Kiu ne volas akcepti tion, tiu ne komencu propravolan lernadon de lingvo.

Do je la komenco de lernado okazu intensa ekzercado de la sonoj kaj de sonsinsekvoj per aŭdekzemploj. Kaj tiuj aŭdekzemploj enhavu dekomence tiujn sonojn kaj sonsinsekvojn kiuj por la lernanto estas plej ekzercindaj. Tio estas precipe la vokaloj kaj la voĉaj konsonantoj kaj sinsekvoj de pluraj konsonantoj, ekzemple kun la "ĝ"-sono kaj la langopinta "r".

La aŭdekzemploj kompreneble ankaŭ liveru novajn vortojn kaj gramatikajn regulojn, sed tio estas nur duaranga. La aŭdekzemploj veku ĉe la lernanto la emon mem paroli en la nova lingvo. Ili estu do laŭeble agrablaj en la oreloj de la lernanto.

Mi jam laboras pri tia kursmaterialo kun ampleksaj aŭdekzemploj kaj tiu laboro jam ege ĝojigas min. Pro tio mi estas optimisma ke per tiu kursmaterialo la lernado de Esperanto fariĝos agrabla kaj feliĉiga afero kaj tiel kondukos al bela nombro de novaj parolantoj de nia lingvo. La nacilingvaj klarigoj estos tradukeblaj al aliaj lingvoj. Mi esperas ke dum aŭtuno mi povos prezenti la novan kursmaterialon.