×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Efekto Barnum

Efekto Barnum

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Nelly Darbois el Francio

Tiun matenon, enirinte trajnon, aŭtobuson aŭ metroon, kiu kondukas vin al via laborejo, vi trovas sur seĝo senpagan ĉiutagan gazeton. Vi malfermas ĝin kaj hazarde eltrovas la duoblan paĝon, sur kiu kuŝas la horoskopo. Vi legas tion, kion oni prognozas por la ĝemeloj: "Ĉi tiun semajnon, la suno malheligos vian aman vivon. Ĉu sen koramiko, ĉu kun koramiko, tiu planedo kunportos al vi bonajn aferojn. Konsekvence, via intima vivo rekoloriĝos...". Se vi kredas tiujn vortojn, kaj pensas ke ili reale priskribas vin aŭ tion, kio okazos al vi, vi spertas la efekton Barnum, alidire la efekton de memvalidigo. Ĝi estas kogna biaso: erara pensomaniero.

En 1948, la psikologo Bertram Forer proponis al siaj studantoj personeco-teston. Li poste donis al ĉiuj tekste la rezultojn de tiu testo.

Jen tiu teksto: Vi bezonegas esti amata kaj admirata de aliuloj. Vi estas kritika al vi mem. Vi havas treege gravan kapablaron, kiun vi ĝis nun ne uzis memavantaĝe. Vi ja havas malfortajn aspektojn en via personeco, sed vi ĝenerale kapablas kompensi ilin. Via seksema alĝustimo okazigis al vi problemojn. Disciplinema kaj memkontrolema ekster-aspekte, vi timemas kaj malcertemas interne. Iufoje, vi dubegas ĉu vi bone decidis aŭ agis. Vi preferas ian gradon da ŝanĝado kaj diverseco kaj vi ekmalkontentiĝas, kiam limigoj kaj striktigojn ĉirkaŭas vin. Vi fieras esti sendependa pensulo kaj malakceptas aliulajn eldirojn sen taŭga pruvo. Riveliĝinte al aliuloj, vi taksis vian sinceserecon kiel senprudentan aferon. Vi kelkfoje estas afablema, sociema, ekstravertita, iufoje malafabla, malsociema kaj malekstravertita. Kelkaj el viaj celadoj inklinas al malrealigebleco. Sekureco estas vive unu el viaj plejgravaj celoj. Poste la psikologo petis al ĉiuj studantoj taksi la taŭgecon de tiu personeca evaluado. 0 povis esti la malplejbona taksado kaj 5 la plej bona. La meza rezulto estis 4,26: do, oni povas diri ke la studantoj fidis je la testo. Ili pensis ĝenerale ke ĝi bone priskribis sian personecon. Post tiu taksado la psikologo klarigis, ke li donis al ĉiuj la saman tekston, konstruita per kuniĝo de horoskopoj.

Efekto Barnum okazas, kiam homoj bonege taksas personecan evaluadon, supozeble farita nur por ili mem, sed fakte kiuj estas tre malprecizaj kaj ĝeneralaj, kaj do validas por la plejmulto da homoj. Ĝi parte klarigas diversajn aliĝojn al nesciencaj kredoj kaj praktikoj kiel astrologio, aŭgurado, aŭ aŭra legado. Kial oni ofte pensas ke tiuj prognozoj kaj taksadoj de nia personeco aŭ estonteco almenaŭ iome validas? Ĉar ili estas malprecizaj, ĝeneralaj, ambaŭsencaj. En la franca oni ankaŭ nomas la efekton Barnum: la putan efekton. Ju pli mesaĝo aspektas malpreciza kaj kava, des pli homoj trovos ĝin profunda kaj konvinka.

Fonto: Vikipedio en la angla: Barnum effect. Retatingebla tie: https://en.wikipedia.org/wiki/Barnum_effect