×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Eblas lerni dum profunda dormo

Eblas lerni dum profunda dormo

Dormado estas por lernado ege grava. Dum certaj fazoj de la profunda dormo eĉ eblas lerni novajn vortojn de fremda lingvo. Tion raportas svisaj esploristoj. En maldorma stato la vortoj tiam estas reelvokeblaj.

Teamo ĉirkaŭ psikologino de la universitato de Bern en Svislando en laboratorio plurfoje prisonigis 41 virinojn kaj virojn dum dormado per kapaŭskultiloj kun fantaziaj vortoj al kiuj la esploristoj atribuis ĉiukaze aliajn signifojn.

Unu testpersono aŭdis ekzemple "guga - birdo", alia aŭdis "guga - elefanto". Post vekiĝo oni demandis la testpersonojn: Ĉu guga estas granda objekto, ĉu ĝi trovas lokon en ŝuskatolo aŭ ne?

Se alvenis ĉe la homoj la dua vorto de la vortoparo en certa dormofazo, tiam la testpersonoj korekte identigis post la vekiĝo 60 procentojn de la fantaziaj vortoj kiel ion grandan aŭ malgrandan - do tiel, kiel ili estis aŭdintaj la vorton dum dormado.

Gravis trafi la dormofazon "supra stato". Temas ĉe tio pri fazoj dum kiuj la cerbaj ĉeloj estas kune aktivaj. Ili daŭras nur dum duona sekundo kaj alternas kun pasivaj fazoj ("malsupra stato") sen aktiveco. En kiu fazo la cerbo ĵus troviĝas, tio estas konstatebla per EEG-aparato kiu mezuras la elektran aktivecon de la cerbo.

La formado de memoro do eblas kaj dum konscia kaj dum nekonscia statoj", diras unu el la aŭtoroj. "Ni volis montri ke eblas lerni ankaŭ dum nekonscia stato". El tio tamen ne eblas derivi la rekomendon ke oni lasu sin prisonigi dumnokte kun informoj esperante ke io restos en la memoro. Oni ja ankoraŭ ne scias ĉu tio ne povus ankaŭ havi nedeziratajn konsekvencojn.

Germanaj esploristoj nomis tiun studaĵon vojrompa. Ili parolis pri nova dimensio de la dormo. Laŭ la esploristoj estus aplikebleco ĉe homoj kiuj havas problemojn pri lernado. Tiel la ekkonoj povus konduki eble al duŝtupa lernprocedo: Unuflanke tio estus la nekonscia dumdorma alpreno per prisonigo kun certaj lernenhavoj, aliflanke tio estus plifortigata per lernado de la samaj enhavoj en maldorma stato. Dormesploristoj vidas ankaŭ aplikeblecojn en la rekapabligo post malsano kaj post akcidentoj.

"La studaĵo montras ankoraŭfoje la gravecon de dormo por lernprocedoj", diras la germana dormesploristo. Oni jam sciis ke dormo kontribuas al la fiksiĝo de la lernitaĵo. "Kiu vespere ludas sur la fluto, tiu ofte pli bone kapablas ludi la muzikaĵon matene, ĉar la lernefiko fiksiĝas dum bona dormado", li diras. La vere nova ekkono estas ke ankaŭ sen konscio okazas mensaj kunligoj dum profunda dormo.