×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Dorneca, sed valora kardonartiŝoko

Nafto estas pro siaj negativaj efikoj al la klimato problemeca kiel fuelo kaj kiel bazo por kosmetikaĵoj kaj plastaĵoj. Itala projekto sur la mediteranea insulo Sardinio nun esploras pri alternativo: La dorneca kardonartiŝoko liveras unuajn rezultojn. La projekto celas montri la teknikan kaj ekonomian fareblecon kaj la ekologian daŭripovon de biorafinejo kiu produktas biologiajn produktojn el plantoj kiuj estas kultivataj en sekaj aŭ randaj regionoj. La integrita prilaborado de ĉiuj ŝtupoj - de la kultivado de la plantoj ĝis la finpreparo de la produktaĵoj - estas avantaĝa por la ekonomio, por la medio kaj por la regiono.

La bioekonomio estas prioritata celo de EU kaj la projekto First2Run estas elstara ekzemplo por ĝia disvolvo. Kadre de la projekto estas instalata kunlabore kun la loka agrikulturo kaj kun esplorinstitutoj de la industrio biorafinejo en Porto Torres en Sardinio. La daŭripova liverĉeno ampleksas la kultivadon de kardonartiŝokoj, ties transporton ĝis la rafinejo kaj la produktadon de bioproduktoj por diversaj industriaj branĉoj.

La kardonartiŝoko povas atingi altecon de du kaj duona metroj. Ĝi havas grandajn, dornecajn foliojn kaj floras bluviola, ĝi similas pli al kardo ol al manĝebla artiŝoko. Malgraŭ tio tiu planto jam kovras intertempe mil hektarojn sur Sardinio, diras Luigi Carpuzzi, la estro de la projekto First2Run: "Ni volas gajni tiom da semoj de la kardonartiŝoko, ke havos sencon industrie prilabori ilin.

Oni vetis pri la kardonartiŝoko ĉar la grundo ĉirkaŭ la vilaĝo Porto Torres en la nordokcidento de Sardinio estas ŝtoneca kaj seka. Apenaŭ alia kreskaĵo povas tiel bone mastrumi tiajn malfavorajn cirkonstancojn. Krome la kardonartiŝoko ne estas klasika nutraĵo kiel ekzemple maizo aŭ sukerkano - ankaŭ el tiuj plantoj eblas produkti oleon aŭ fuelon, kio tamen vekas etikajn disputojn, ĉar mondskale milionoj da homoj suferas pro malsato.

Tiu problemo ne ekzistas ĉe la kardonartiŝoko, nur malofte ĝia tigo estas uzata kiel speco de legomo. Des pli multflanka estas ĝia prilaboro en la fabriko: El la semoj eblas fari oleon, sed ankaŭ aliajn produktojn kiel lubrikaĵojn, kosmetikaĵojn kaj biologie malkonstrueblan plastaĵo-surogaton. Eĉ speco de faruno estas farebla el la restaĵoj de la semoj - ne por la homoj, sed pro ĝia alta enhavo da proteino ĝi povus taŭgi kiel porbesta nutraĵo.

First2Run estas pli ol esplorprojekto pri la kardonartiŝoko. Ĝi vivigas ankaŭ la regionon, ĝi konstruas infrastrukturon, donas denove laboron al la homoj. Ĉar en Porto Torres troviĝas malnova nafto-ĥemia fabriko kiu en la jaro 2011 estis fermita, sed revivigita en la jaro 2014 interalie per la kardonartiŝoko. "Per nova teknologio ni povus refunkciigi la malnovan instalaĵaron, ni povus dungi homojn kaj elprofiti iliajn konojn", diras Luigi Carpuzzi.