×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Dormo helpas ĉe infektoj

Dormo helpas ĉe infektoj

Ĉe infektoj dormo estas la plej bona medicino - ĉar dormo helpas al la imunĉeloj kontraŭbatali la infektantojn. Germanaj esploristoj nun eltrovis kio ĉe tio okazas en la ĉeloj.

Ĝuste dum la nazkatara sezono multaj homoj spertas la jenon: Se oni dum unu aŭ du noktoj malbone dormas oni la sekvan tagon kaptas nazkataron. Ke nesufiĉe da dormo malfortigas la imunsistemon, tio ja estas sufiĉe konata kaj pruvita per koncernaj spertoj: Tiel ekzemple usonaj esploristoj povis montri ke homoj kiuj dormas dum malpli ol ses horoj, kaptas nazkataron kvaroble pli ofte ol tiuj kiuj dormas dum sep horoj.

Kial tio estas tiel, tion pli detale prilumigis teamo de la universitato de Tübingen en Germanio. Gravan rolon ĉe tio ludas certaj imunĉeloj, la tiel nomataj T-ĉeloj. Ili aktivigas la korpon kiam ĝi batalas kontraŭ infektoj - ili serĉas kaj trovas infektantojn kaj mortigas ilin. Tiucele la T-ĉeloj elŝutas certajn proteinojn, tiel nomatajn integrinojn, per kiuj ili algluiĝas al la infektitaj ĉeloj kaj tiam povas "vori" ilin.

Por la studaĵo kiu nun aperis en faka ĵurnalo la esploristoj eltrovis, kio malhelpas la elŝutadon de integrinoj kaj per tio la kapablon de la imunĉeloj algluiĝi al sia celo. La esploristoj povis montri ke ĉe tio certa molekula grupo ludas gravan rolon. Tiuj molekuloj, inter ili la hormonoj adrenalino, noradrenalino kaj prostaglandino, laŭ tio detenas la T-ĉelojn de la aktivado de integrinoj.

La nivelo de tiuj hormonoj dum dormo malaltiĝas - kaj pro tio la imunĉeloj povas tiam labori pli bone. Por montri tion la esploristoj elprenis T-ĉelojn de dek sanaj viroj kaj virinoj: Unufoje kiam tiuj homoj havis normalan dormoritmon, kaj alifoje kiam ili devis resti sendormaj dum la nokto. En la unua kazo la T-ĉeloj havis signife pli altan nivelon de integrinoj ol en la dua kazo. Dormo plibonigas laŭ tio la kapablon de la imunĉeloj algluiĝi al malsanaj ĉeloj kaj mortigi ilin: "Ni montris ke dormo tute specife akcelas tiun alkupliĝon al aliaj ĉeloj, ekzemple al infektitaj ĉeloj", diras la aŭtorino de la studaĵo. Kiom da dormohoroj tio estas, tio varias individue, por plej multaj tamen sep ĝis naŭ horoj estas idealaj por unu nokto, diras la esploristino.

La kvanto de la molekuloj kiuj malhelpas la aktivigon de la integrinoj, tamen estas pli alta ne nur dum sendormeco, sed ankaŭ ĉe streso kaj ĉe malsanoj kiel kancero kaj malario. Ankaŭ en tiuj situacioj la imunĉeloj pro tio laboras pli malbone. La ekkonoj de la studaĵo povus tiel ankaŭ ebenigi la vojon por la disvolvo de novaj terapioj - ekzemple por la imunterapio ĉe kancero, por sproni la T-ĉelojn de la propra korpo kontraŭbatali la tumorĉelojn.