×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Den Drown - La avantaĝo paroli angle

Den Drown - La avantaĝo paroli angle

Tiun ĉi sonartikolon produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Mi estas civitano de Usono, kaj mi fieras pri tio. Mi fieras ankaŭ pri tio, ke nia lando estas tre grava en la hodiaŭa mondo. Tio, pri kio ni ne fieras, estas la maniero, per kiu ni subtenas tiun gravecon. Temas ĉi tie pri la uzado de la angla lingvo kiel internacia komunikilo. Mi havas avantaĝon. Ni usonanoj, havas avantaĝon. Ni estas la elito, ni regas tra la tuta mondo, kaj ni plu regos, ĉar ili, la ceteraj, neniam povos komunikiĝi tiel bone kiel ni. Ili devas lerni internacian komunikiĝon dum jaroj, eĉ jardekoj. Ili atingos nian nivelon neniam.

La alilingvuloj? Ili ofte pensas, ke ili perfekte uzas nian lingvon, sed, inter ni, ni kaĉe komentas kaj ŝercas pri iliaj eraroj. Mi volas kriegi al ili: :Ĉu vi ne kapablas vidi, kion vi faras? Estas vi, kiuj daŭre metas nin super vin." Kaj super ili ni restos. Ni estas la elito kaj ni regas la mondon.

Mi ne deziras esti elito. Jen ĉi tie estas usonano, kiu ne emas esti mondreganto. Mi estas civitano de Usono, sed super tio -jes, super tio - mi estas civitano de la mondo. Homoj ĉieaj, mi rigardas vin kiel geamikojn kaj eĉ kiel gefratojn. Mi ne volas stari super vi pro maljusta avantaĝo. Mi multe pli ĝuus marŝi apud vi. Tiel ni povus kundividi niajn kulturojn. Tiel ni povus esti egaluloj. Tiel ni povus respekti unu la alian.

Tamen vi, alilingvuloj, rifuzas, Mi opinias, ke vi blindigas vin mem antaŭ la vero. La homoj ŝajnas malpli inteligentaj ol ili vere estas, kiam ili parolas kun iu per ties gepatra lingvo. Mi trovis tiun ideon ĉe Claude Piron, esperantisto, kaj de tempo al tempo mi konvinkiĝas pri ĝia praveco, kiam mi laboras eksterlande. Esperanto estas kreita kiel rapide lernebla kaj, eĉ pli grave, fleksebla, tiel ke ĉiuj homoj povu uzi ĝin sen ŝajni alilandanoj, sen ŝajni stultuloj. La angla - ne! se vi ne loĝas dum pluraj jaroj en angle-parolanta lando, vi neniam majstros la nepriskribitajn regulojn, la sennombrajn esprimojn kaj la subtilajn nuancojn de tiu lingvo.

La nacia lingvo estas labirinto, konfuza por la fremdulo. Ĝi estas kiel la tavoloj de cepo: kiam vi komprenas unu aspekton de la lingvo, vi povas certi, ke sub ĝi troveblas esceptoj kaj nekomprenitaj nuancoj.

Lernu la anglan! Ĝi estas riĉa kaj belega lingvo, parolata en pluraj landoj kun homoj amikemaj kaj kulturoj interesegaj. Sed komprenu nepre, ke ĝi tute ne taŭgas kiel internacia komunikilo. Pensu pri la homoj en via lando, kiuj parolas sian propran lingvon mise. Pensu pri eraroj, kiujn vi mem faras en via gepatra lingvo. Ĉu vi opinias, ke nedenaskaj parolantoj kapablas juste konkuri? Ĉu tian maljustan mondon vi volas krei? Ĉu kiel civitanoj de la mondo, kiel anoj de la homaro, ni fieru pri TIA mondo?

Fine mi volus aldoni pensigaĵon pri tiu mondo, kiun ni kreas. Mi komencis per parolo pri Usono, mia lando, kaj pri tio, kiel grava lando ĝi estas. Kial ĝi tiel gravas? Mi opinias, ke unu el la ĉefaj kaŭzoj estas nia forto. Ne specife milita forto, sed forto en scienco, industrio, komerco, diplomatiaj rilatoj, belartoj, sporto kaj en multaj aliaj sferoj. Kial ni fortas en tiel diversaj sferoj? Laŭ mi, estas tial, ke ni estas lando, konsistanta el 50 ŝtatoj. Tiuj ŝtatoj kunlaboras, interkomunikas, kundividas siajn diversajn fortojn kaj tiel formas union, kiu estas multe pli forta ol la sumo de la 50 apartaj ŝtatoj. Nuntempe ni vidas, ke la Eŭropa Unio havas la saman konsciiĝon.

Mi invitas vin pensi pri nia mondo. Kia mondo ĝi estas? Kia mondo ĝi povus esti, se ni, la civitanoj de la mondo, povus efike interkomuniki, interkompreni kaj kundividi niajn diversajn fortojn? Mi diras al vi, ke ni ne kapablas krei tian mondon per nacia lingvo kiel interkomunikilo. Bonŝance, ni havas lingvon kiu taŭgas, kiu justas, kiu ebligas al ĉiu homo deklari: Jen mi, civitano de la mondo, ano de la homaro. Lasu min montri, kio estas mi." Jen kion signifas interkompreno. Jen kio eblas pere de Esperanto. Jen nia komuna mondo.