×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Defii infanojn en konversacio

Defii infanojn en konversacio

Kiun signifon havas la esprimmaniero de la vidalvidulo por la propra lingvaĵo? Kiel efikas frazkonstruo kaj terminologio de la kunparolanto? Kiun rolon ludas tiuj efikoj por la lernsukceso? Pri tiuj demandoj okupiĝas psikolingvistino de la universitato de Graz en Aŭstrio.

Ŝia esplorado pri la akiro de lingvo baziĝas sur eksperimentaj studoj. Kiel ni agordiĝas kun konversacia partnero, tion ŝi klarigas per simpla ekzemplo: Se la kunparolanto parolas pri sofo kaj ne pri kuŝilo, tiam ankaŭ mi parolos pri sofo", ŝi diras.

En aktualaj studoj ŝi volas pritrakti la demandon kiomgrade kunparolantoj adaptiĝas unu al la alia, nome rilate al sintakso, vortaro kaj prononco. Grava mezurilo ĉe tio estas la labormemoro kiu konservas dum mallonga tempo la aŭditaĵon aŭ legitaĵon kaj kiu povas dum tiu tempo ankaŭ denove apliki tion. "Infanoj kun granda labormemoro produktas pli ofte kompleksajn strukturojn en la frazkonstruo ol infanoj kun malpli granda labormemoro," La lingvistino resumas la rezulton de studaĵo, en kiu infanoj kun difekto de la lingvoevoluo estis komparataj kun tiel nomataj normale evoluintaj infanoj. Antaŭ tiu fono laŭ ŝi ankaŭ ludas rolon kiel plenkreskuloj parolas kun infanoj. "En la esplorado oni scias ke estas avantaĝo por infanoj, se ili estas defiataj. Simplaj frazoj kiuj ne enhavas defion ne kondukas al tio ke infanoj lernos pli."

Testoj klarigu la demandon, kiomgrade infanoj transprenas frazkonstruojn kun relativaj aŭ pasivaj elementoj. La rezulto de pli fruaj studaĵoj estis ke infanoj kiuj ofte konfrontiĝis kun pasivelementaj konstruoj aplikis tiujn konstruojn se ili devis rerakonti ion kion ili estis antaŭe aŭdintaj de plenkreskuloj. Montriĝas similaj rezultoj por relativaj frazoj se temas pri "la ruĝa aŭto" aŭ "la aŭto kiu estas ruĝa". Koncize dirite: Infanoj transprenas konstruon kiun ili aŭdas de la kunparolanto.

"Alie prezentiĝas tiu efiko ĉe akiro de dua lingvo. Lernantoj ne transprenas aŭtomate novajn strukturojn kun kiuj ili konfrontiĝas, sed ili eble ankaŭ bezonas klarigajn informojn pri tiuj novaj strukturoj." Almenaŭ tio validas por plenkreskuloj ĉe kiuj oni povas supozi ke ekzistas jam antaŭscio pri gramatiko. Se gramatikaj strukturoj funkcias tute alie ol en la unua lingvo, tiam oni devas kalkuli pri pli longa tempo por lernado ĝis tiuj strukturoj estas transprenataj.

Ĉi-kaze aperas ankaŭ la demando: Kio estas la reago se la frazoj enhavas lingvajn erarojn? Ĉu en konversacio inter du kunparolantoj kiuj ambaŭ parolas en fremdlingvo unu transprenas la erarojn de la alia? Kiom alta devas esti la grado de eraroj por ke tiuj eraroj estu transprenataj? Ĉe infanoj laŭ la lingvistino okazas ke ili ĝeneraligas al la ĝusta formo. Sed ĉu tio okazas ankaŭ ĉe plenkreskuloj?

Ankaŭ la pritrakto de dialektoj ludas rolon por la esploristino. "Ĉi tie la mesaĝo de la instruanto ne estu: "Kion vi diras, tio estas malĝusta. Estas pli bone klarigi ke ekzistas diversaj dialektoj kaj ke la norm(german)a lingvo estas unu el ili, kaj ke ili ĉiuj devus stari samrajte unu apud la alia."

Jen do kelkaj interesaj demandoj kiuj ankaŭ ludas rolon por la instruado kaj aplikado de Esperanto.