×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Daŭrigi la kreskadon de Esperanto

Daŭrigi la kreskadon de Esperanto

La pasintaj 30 jaroj alportis novan eraon por Esperanto. Ĝis la fino de la 1980-aj jaroj limoj kaj grandaj distancoj en komunikado estis nur malfacile supereblaj. Sed tiam okazis salto antaŭen kiu estis kaj politika kaj teknologia. Ĝi esence ŝanĝis la situacion de komunikado kaj tiel ankaŭ de Esperanto.

La politika ŝanĝo montriĝis en la falo de la "Fera Kurteno" aŭ - alie dirite - en la disfalo de la soveta imperio. El tio sekvis vojaĝeblecoj por homoj kiuj ĝis tiam ne rajtis forlasi sian landon por viziti aliajn landojn ekster la soveta influo. En internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj de esperantistoj, ekzemple en Germanio, tiam unuafoje aperis multaj partoprenantoj el la landoj en kiuj la komunisma regado ĵus estis finiĝinta. Tio vigligis la aplikadon de Esperanto.

Sed pli-malpli samtempe okazis teknologia ŝanĝo en komunikado. Oni ĝis tiam ja povis havi leteramikojn, sed sendi leteron al alia kontinento aŭ eĉ nur al alia lando de la propra kontinento ofte daŭris tre longe kaj tial respondo alvenis nur post semajnoj. Aliflanke telefonado al eksterlando estis ankoraŭ tre multekosta. Tio limigis la eblecojn de esperantistoj komuniki inter si.

Sed tiam aperis personaj komputiloj kaj telefakso. Oni povis sendi eĉ manskribitajn leterojn de unu telefono al alia kaj tio kostis malpli ol la afranko de letero, sed per telefakso la mesaĝo alvenis tuj, post minuto. Se oni havis personan komputilon oni povis sendi disketojn per poŝto. Sed ja baldaŭ poste aperis la interreto tra kiu eblis sendi tekstojn, bildojn kaj sonojn.

En la jaro 1998 mi jam starigis la Esperantan Retradion. Kaj la esperantistoj povis tiam ne nur sendi mesaĝojn per retpoŝto, sed povis ankaŭ sendi pdf-dokumentojn kiuj permesis rezigni pri la multekosta forsendo de presitaj revuoj kio ja precipe en Esperantujo estis granda obstaklo al plua kresko.

La organizantoj de E-aranĝoj povis prezenti siajn aranĝojn en propra retejo. Ekzemple komence de la jaro 2000 mi aliĝis al junulara renkontiĝo dum Pasko en Cavallino ĉe Venezio en Italio. Ĉiujn informojn mi tiam jam ĉerpis el la interreto kaj ankaŭ la aliĝo okazis per retpoŝto.

Sekvis aliaj teknikaj progresoj: Aperis Skajpo per kiu eblas senpage telefoni (eĉ kun video-bildo) tra la tuta mondo. Jutubo kaj aliaj similaj video-portaloj ebligas al esperantistoj prezenti siajn filmetojn al esperantistoj en (preskaŭ) la tuta mondo. Kaj aperis Fejsbuko kiu kunretigas amikarojn en la tuta mondo.

Do okazis multaj progresoj kiuj akcelas la aplikadon de Esperanto. Kaj per interretaj kursoj nun ankaŭ milionoj da homoj lernas Esperanton. Tamen la vera trarompo de Esperanto al pli alta nivelo de aplikado ankoraŭ ne okazis.

Estas nun du faktoroj kiuj limigas la pluan kreskadon de Esperanto: Unu estas la lingvo mem: Ne sufiĉas lerni la lingvon en iu kurso. Necesas daŭre apliki ĝin je sufiĉe alta nivelo. Kaj la dua faktoro estas la enhavoj: Pri kio entute oni legu kaj parolu en Esperanto? Mankas homoj kiuj pretas kaj kapablas prezenti interesajn enhavojn en bona lingvaĵo. Necesus pli da senpaga laboro tiurilate.

Tio ja okazas en la Esperanta Retradio, sed estus bezonata multe pli da tia internacia kunlaboro.

Daŭrigi la kreskadon de Esperanto

La pasintaj 30 jaroj alportis novan eraon por Esperanto. Ĝis la fino de la 1980-aj jaroj limoj kaj grandaj distancoj en komunikado estis nur malfacile supereblaj. Sed tiam okazis salto antaŭen kiu estis kaj politika kaj teknologia. Ĝi esence ŝanĝis la situacion de komunikado kaj tiel ankaŭ de Esperanto.

La politika ŝanĝo montriĝis en la falo de la "Fera Kurteno" aŭ - alie dirite - en la disfalo de la soveta imperio. El tio sekvis vojaĝeblecoj por homoj kiuj ĝis tiam ne rajtis forlasi sian landon por viziti aliajn landojn ekster la soveta influo. En internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj de esperantistoj, ekzemple en Germanio, tiam unuafoje aperis multaj partoprenantoj el la landoj en kiuj la komunisma regado ĵus estis finiĝinta. Tio vigligis la aplikadon de Esperanto.

Sed pli-malpli samtempe okazis teknologia ŝanĝo en komunikado. Oni ĝis tiam ja povis havi leteramikojn, sed sendi leteron al alia kontinento aŭ eĉ nur al alia lando de la propra kontinento ofte daŭris tre longe kaj tial respondo alvenis nur post semajnoj. Aliflanke telefonado al eksterlando estis ankoraŭ tre multekosta. Tio limigis la eblecojn de esperantistoj komuniki inter si.

Sed tiam aperis personaj komputiloj kaj telefakso. Oni povis sendi eĉ manskribitajn leterojn de unu telefono al alia kaj tio kostis malpli ol la afranko de letero, sed per telefakso la mesaĝo alvenis tuj, post minuto. Se oni havis personan komputilon oni povis sendi disketojn per poŝto. Sed ja baldaŭ poste aperis la interreto tra kiu eblis sendi tekstojn, bildojn kaj sonojn.

En la jaro 1998 mi jam starigis la Esperantan Retradion. Kaj la esperantistoj povis tiam ne nur sendi mesaĝojn per retpoŝto, sed povis ankaŭ sendi pdf-dokumentojn kiuj permesis rezigni pri la multekosta forsendo de presitaj revuoj kio ja precipe en Esperantujo estis granda obstaklo al plua kresko.

La organizantoj de E-aranĝoj povis prezenti siajn aranĝojn en propra retejo. Ekzemple komence de la jaro 2000 mi aliĝis al junulara renkontiĝo dum Pasko en Cavallino ĉe Venezio en Italio. Ĉiujn informojn mi tiam jam ĉerpis el la interreto kaj ankaŭ la aliĝo okazis per retpoŝto. All the information I then already extracted from the internet and also the registration took place by e-mail.