×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Ĉu sportumi prefere vespere?

Ĉu sportumi prefere vespere?

Kiam sporta trejnado estas pli efika: ĉu je la 8-a matene aŭ je la 6-a vespere? Sciencistoj sendis musojn en "trejnstudion" - kaj ili malkovris kunligon inter la interna horloĝo kaj la metabolo.

De la korpa temperaturo ĝis la korfrekvenco - apenaŭ ekzistas korpa funkcio kiu ne sin agordas laŭ la interna horloĝo kaj kiu dum la kuro de 24 horoj ne ŝanĝiĝas. Laŭ tio ne estus aparte surprize se la interna horloĝo ne ŝanĝus la produktivon de la korpo dum la kuro de tago. Indikon pri tio liveras nun internacia esplorista teamo.

"Ni kvazaŭ portis la musojn simple al trejnstudio", klarigas la studestro de la Weizmann-instituto en Israelo. En tiu kazo la sportilo estis kur-rado kiu kiel ĉe biciklo estis ŝaltebla laŭ diversaj rapidecoj kaj tial estis ekmovebla pli aŭ malpli facile.

En la kurradon la bestoj devis veni unufoje dum musa mateno kaj unufoje dum musa vespero. Ili kuradis ĝis ili estis elĉerpitaj. Notindas ke ĉar la musoj estas kutime nokte aktivaj, ĉe ili mateno kaj vespero okazas inverse. La rezulto estis: La musoj kuris precipe ĉe meza kaj leĝera rezisto je 50 procentoj pli longe ol matene ĉe la sama ekzerco. Tiu observo estis konfirmita per komparebla testo kun homoj.

Tiuj homoj ne ekzercis en kurrado, sed dum unu horo sur hejma trejnilo. "Ne eblas postuli ke homoj sportumu tiel longe ĝis ili ne plu kapablas pro elĉerpiĝo. Sed ekzistas certaj parametroj per kiuj eblas determini kiom ŝarĝebla estas la korpo dum la sportumado", diras la studestro.

Apud malalta korpotemperaturo kaj malaltaj mezurvaloroj pri glukozo precipe malalta konsumo de oksigeno indikas pri pli efika produktivo. "Se oni sportumas, oni bezonas normalkaze pli da oksigeno, ĉar necesas produkti pli da energio. Se oni dum sportumado konsumas malpli da oksigeno, tio signifas ke oni bezonas malpli da energio por por atingi la saman sportan efikon". Laŭ tio la 12 partoprenantoj havis vespere pli da energio ol matene - ankaŭ la korpotemperaturo kaj la mezurvaloro pri glukozo indikas pri pli da energio. Verŝajne la "interna horloĝo" ludas rolon ĉe tio kiom da ŝarĝo la korpo povas akcepti.

El la studaĵo ankoraŭ ne eblas derivi kun certeco, ĉu vere estas pli bone vespere kur-sportumi aŭ ludi korbopilkon. Estas ankoraŭ multaj senrespondaj demandoj. Interalie estas malklare kiun rolon ludas ĉu oni estas matenemulo aŭ vesperemulo. Ankaŭ ĉu vespera sporto estas pli sana aŭ ĉu ĝi helpas redukti korpopezon, tion la esploristoj volas klarigi ĉe la sekvaj esploroj.