×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Ĉu revenos aerŝipoj ?

Ĉu revenos aerŝipoj ?

La cigarformaj flugantaj monstroj povus fariĝi centra ŝlosilo por hidrogena ekonomio de la estonteco.

La akcidento estis unu el la plej spektaklecaj de la 20-a jarcento: Je la 6-a de majo de la jaro 1937 eksplodis la germana aerŝipo Hindenburg en Usono - la ŝvebiga gaso hidrogeno estis ekflaminta. De tiam aerŝipoj estas konsiderataj mortaj; jen kaj jen ja okazis provoj revivigi aerŝipojn por transportaj celoj kun la gaso heliumo, sed ĉiuj tiuj provoj fine finance fiaskis.

Tamen mortodeklaritoj vivas pli longe. Kiel tion internacia esplorista grupo nun montris en la Instituto por aplikata sistemanalizo en Laxenburg proksime al Vieno, la principo de la aerŝipo estas ĝuste en la epoko de la klimata ŝanĝo pli aktuala ol iam ajn. Kaj tio okazas per la plilarĝigo de la fokuso: Temas ĉe tiuj pripensoj ne nur pri medikonvena formo de transporto de varoj, sed ankaŭ de energio. Ĉar helpe de novtipaj aerŝipoj la ŝvebiga gaso hidrogeno kiu estus produktita per troa energio el suno kaj vento, povus esti transportata favorkoste al la loko de bezono.

La moviga energio por tio estas senpaga: Uziĝas jetfluoj, do tiuj daŭraj ventoj el okcidento, kiuj en alteco de 12 kilometroj cirkulas je rapideco de 200 ĝis 600 kilometroj en horo. La esploristoj nun kalkulis la plej efikajn itinerojn de flugoj. Laŭ tio orbito daŭras super la norda hemisfero 16 tagojn, super la suda hemisfero 14 tagojn; tio estas pli alta rapideco ol per transporto sur mara ŝipo.

La esploristoj pritraktas en sia studaĵo ĉiujn ĝisnunajn malfacilaĵojn ĉe konstruado kaj funkciigo de aerŝipoj kaj havas pretajn solvojn por plej multaj problemoj. Apud novaj materialoj kaj pli bonaj veterprognozoj la hidrogeno mem estas la ŝlosilo por tio: La gaso estas kaj restos ja eksplodema kaj pro tio riska, sed modernaj teknologioj ebligas multajn manierojn de konverto - ekzemple kunpremadon, likvigadon aŭ konvertadon al energio per fuelĉeloj. Per tio eblos signife plibonigi la manovreblecon kaj la ekonomiecon de aerŝipo, diras la esploristoj. La ideoj ampleksas ankaŭ la produktadon de artefarita pluvo (tio estas akvo kiu ekestas ĉe la oksidigo de hidrogeno) super regionoj kie regas sekeco.

La pripensoj estas ankaŭ signifaj por la monda ekonomio: Laŭ modela kalkulo aro da iom pli ol mil gigantaj aerŝipoj povus transporti ĉirkaŭ dekonon de la energio de la hodiaŭa tuttera konsumo de elektra kurento. Tio ja estus esenca kontribuo al hidrogena ekonomio de la estonteco.