×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Ĉu homo emas helpi homon ?

Ĉu homo emas helpi homon ?

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Se vi troviĝus en situacio de grava bezono aŭ danĝero, en nekonata loko, ĉu vi esperus ricevi tujan helpon? Alivorte: ĉu homoj emas helpi nekonatan homon en urĝa situacio?

Tiu ĉi kurioza demando estis temo por esploro publikigita en Usona Revuo de Psikologio, kaj gvidita de Kopenhaga antropologo. Fakte, tiu demando estas malnova. En la Nova Testamento (Luko, 10:30) troviĝas parabolo, laŭ kiu nur la tria preterpasanto pretis helpi vunditan, prirabitan nekonaton falintan apud vojo. La “bona Samariano” gajnis la Ĉielon.

En la praktika vivo de nuntempaj urboj, oni tamen ĝenerale ne vidas indiferentecon. Se sinjorino stumblas kaj falas sur trotuaro, tuj aperas helpemaj manoj por starigi ŝin; se maljunulo ne sukcesas supreniri la ŝtupon al omnibuso, tuj aperas brako apoganta lin; se iu subite malbonfartas surstrate, ĉiam aperas servopretaj nekonatoj, kiuj alvokas ambulancon aŭ eĉ mem kondukas lin al hospitalo.

La demando do estas: “Ĉu mi ricevos helpon, se mi bezonos?”

Kaj la esploro simple montris ion tre pozitivan: jes, helpi alian homon en urĝa situacio ne estas escepto, sed regulo.

La esploristoj kolektis pli ol mil filmetojn faritajn per sekurec-kameraoj, en Anglujo, Nederlando kaj Sudafriko. Ili elektis tiujn, en kiuj troviĝis risko por la homoj. La fina rezulto montris, ke en naŭ inter dek tiaj okazoj, unu preterpasanto klopodis interveni kaj trankviligi la konflikton. Kaj plej ofte, du aŭ tri personoj helpis. Ekzemple, kiam aŭtomobilo paneis aŭ kiam biciklanto falis. La antropologo rimarkis, ke en tiaj situacioj, homoj ĝenerale emas tuŝi, rigardi, paroli unu al la alia. Kaj tio okazas tute spontanee, sen konjekto pri rekompenco, eĉ en danĝeraj cirkonstancoj.

Tipa ekzemplo okazis antaŭ ne longa tempo, kiam la tuta mondo emociiĝis, kiam afrikdevena enmigrinto, en Francujo, grimpis ĝis la kvara etaĝo de domo, kie infano troviĝis preskaŭ falonta. Li poste diris: “Mi ne rezonis, mi simple grimpis.”

Jen tio estas bela informo: bonfarado estas ofta en nia mondo. Verŝajne, la plej multaj inter homoj atingos la Ĉielon.