×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Civitan-iniciata referendumo

Civitan-iniciata referendumo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Nelly Darbois el Francio

Ĉu vi havas apartan deziron pri leĝa neekzistanta ebleco en via lando? Pri grava socia ŝanĝo viaopinie ? Ekzemple: ĉu vi ŝatus, se oni povus elekti lerni en la publikaj lernejoj pli da fremdaj lingvoj, ol tiuj, kiujn oni jam proponas? Ĉu vi ŝatus altigi la minimuman elspezon? Ĉu gravas por vi la besto-rajtojn, kaj ĉu vi ŝatus ekzemple malpermesi la cirkojn kun bestoj en via regiono aŭ lando?

En la plejmultaj de niaj eŭropaj kaj eĉ tutmondaj demokratioj, tion vi ne vere povas decidi. Eĉ se vi povas voĉdoni por politikistoj, kiuj proponas tion, vi ne povas esti certa ke ili fine ekfunkcios ĉion, kion vi ŝatus. Vi povas manifestacii en la stratoj, sed tio kostos al vi tempon, energion, riskojn, kaj ĝenos aliajn homojn. Plie, ofte ne fruktodonos. Vi povas krei peticiojn kaj elspezi energion por subskribigi ilin, kontakti politikistojn, agadi en civita asocio, ktp. Sed vere tiuj solvoj plejofte malfunkcias, kaj vi povas dum via tuta vivo elspezi egan energion sen plenumi vian celon.

Ekzistas tamen alia vojo. Imagu: vi kreas peticion, kiu proponas leĝ-ŝanĝon, ĉu naci-nivele, ĉu lok-nivele. Sed en via vere demokratia lando, se vi ricevas sufiĉan kvanton da subskriboj, la politikistoj organizu referendumon. Kaj se duono de la loĝantoj, kiuj voĉdonos, aprobos vian proponon, la leĝo ekekzistos. Simile, se deputitoj aŭ aliaj reprezentantoj proponas leĝon, kiu ne kontentigas vin, vi sammaniere povos kontraŭi ĝin. Tiu eblo havas nomon: la civitan-iniciata referendumo. Simila procezo ekzistas en Svislando naci-nivele, kaj en kelkaj usonaj ŝtatoj, de pluraj jardekoj. En multaj aliaj landoj ekzistas ankaŭ diversaj specoj da referendumoj, sed oni tre atentu, ĉu ili estas bone leĝe konstruataj. Ekzemple, en Filipinoj, Venezuelo kaj Bolivio, neniu civitan-iniciata referendumo okazis, ĉar la peticia subskrib-sojlo estas multe tro alta. En Kroatio, nur unu okazis dum 15 jaroj, ĉar la homoj kolektu la subskribojn pri la peticio nur dum 15 tagoj. En Litovio, neniu okazis, ĉar minimuma nombro da loĝantoj venu voĉdoni. En Rusio, laŭleĝe ankaŭ ekzistas civitan-iniciata referendumo ekde la 1990aj jaroj, sed ankaŭ neniu okazis. Male, en Svislando, ekde 1995, pli da 200 civitan-iniciataj referendumoj okazis naci-nivele.

Esploristoj studis la konsekvencojn de la civitan-iniciata referendumo tie, kie ĝi bone funkcias, kaj konstatis tion; la politikoj pli taŭgas laŭ la deziroj de la plimulto; la mandatoj de la elektitoj malpli multas kaj daŭras; la civitanoj pli forte kontrolas la elektitajn agojn kaj malpli ofte uzadas politikajn radikalajn agmanierojn; ili pli ofte engaĝiĝas en asocioj. Plie, je sama egalec-nivelo, ekzistas malpli da impoŝto, publikaj elspezoj kaj publika ŝuldo. Fine, la politikaj konoj de la civitanoj pliboniĝas.

Kompreneble, la civitan-iniciata referendumo ne estas perfekta solvo, kiu solvos ĉiajn problemojn. Sed verŝajne ĝi estas plia paŝo al pli justa kaj demokratia mondo. Ĝi ĉiuokaze donus al ni pli da politikaj rajtoj. En Francio, laŭ la lastaj esploroj, ĉirkaŭ 80 procentoj de la loĝantoj subtenas tian propozicion. En Usono kaj Svislando, neniu ŝtato, regiono aŭ urbaro, kiu havas tiun rajton, decidis forigi tiun eblon, eĉ se ili jure povus. La kontraŭuloj plejofte apartenas al la intelekta kaj estra elito. En ĉiu lando, simpla reformo de la nacia konstitucio povus efektivigi tiun eblon. Ni estu optimismaj, ĉar ekzistas pli kaj pli da movadoj, asocioj kaj partioj en pluraj landoj de la mondo, kiu petas tiun rajton, kaj agadas tiucele. Ekzemple en Francio, la fame konata movado de la Flavaj Veŝtuloj multe reklamis kaj plu reklamas pri tiu grava politika rajto, kaj do amaskomunikiloj pritraktas la temon. En la ĵus okazintaj balotoj por elekti la eŭropajn reprezentontojn, franca listo, kiu jam ekzistis dum la lastaj eŭropaj balotadoj, proponis unu unikan proponon: ebligi civitan-iniciatan referendumon je eŭropa nivelo.

Fonto: [Libro en la franca] Raul Magni-Berton, Clara Egger. Le référendum d'initiative citoyenne - voyage au coeur de la démocratie directe [La civitan-iniciata referendumo - vojaĝo en la koron de la rekta demokratio]. FYP, 2019.