image

Esperanta Retradio 2019, Ĉe kantado revekiĝas rememoroj

Homoj kiuj dum sia ĉiutago forgesas ĉiun etaĵon, refloras kiam ili povas reelvoki malnovajn trezoraĵojn el la memoro. Tio funkcias aparte bone ĉe kantado. Ĉar kiu eĉ apenaŭ ankoraŭ ekkonas siajn familianojn, tiu povas elvoki la melodiojn de sia junaĝo.

"Adiaŭ knabin', adiaŭ knabin' ...", gaje soniĝas el 20 buŝoj en komunuma domo en vilaĝo en orienta Germanio. Ĉirkaŭ zorge ornamita tablo sidas sufiĉe altaĝaj virinoj kaj viroj. Ili kantas laŭ gvidado de prizorganto kantojn el kajero kun konataj popolaj melodioj. "Homoj, hodiaŭ ni estas bonaj", diras la volontula prizorganto kiu unufoje en monato akompanas la rondon regule per la gitaro. Unufoje en monato ĉi tie renkontiĝas por kantado homoj kun demenco kaj iliaj familianoj.

"Ĉu ni foje kantu ion kiu ne troviĝas en la kajero? ", demandas la eksa muzikinstruisto kaj ekbatas la unuajn akordojn. Li zumas ĉe tio konatan melodion de germana kantaŭtoro. Ĉe la refreno "Super la nuboj liberec' certe estas senlima. Ĉiuj timoj, ĉiuj zorgoj, oni diras, restas kaŝitaj sub tio ...", preskaŭ ĉiuj kunkantas.

Multaj ĉe tio ridetas aŭ kapjesas laŭ takto. Per tiu kanto la prizorganto evidente trafis la guston de la grupo.

En la distrikto en la oriento de la lando Brandenburgo pli ol 4400 homoj suferas pri demenco. Ĉe la malsano - plej ofte en formo de alchejmera malsano - perdiĝas la pensokapablo kaj la orientiĝo. En progresinta stadio simplaj ĉiutagaj agoj kiel manĝado aŭ eĉ sinvestado ne plu eblas. Konataj homoj kaj familianoj fariĝas fremduloj. Du trionoj de la demenculoj estas hejme flegataj de siaj familioj - parte sen ekstera helpo aŭ kun subteno de profesiaj servoj. Multaj familianoj ĉe tiu helpo foruzas sian energion.

La prizorganto ekkantas la sekvan titolon. "Ĉu rokenrolon?" li demandas al la rondo, li tiretas la kordojn de sia instrumento kaj laŭte kaj laŭritme frapas sur ĝin. Kaj poste li proponas alian kanton el epoko kiam la hodiaŭ 60-, 70- aŭ 80-jaruloj ankoraŭ iris al dancado. Jam sekvas "Marina, Marina, Marina", la itala furorkanzono de Rocco Granata el la 1950-aj jaroj. "Ĉe tiu kanzono mi estis nur 10-jara", diras la muzikisto. Nun li jam estas 69-jara. "Multaj el la ĉeestantoj certe jam estis pli aĝaj kiam la kanzono tiutempe furoris - ĉu? ", demandas organizantino de la monataj kantrondoj.

Ke muziko povas helpi al malsanuloj, tion konfirmas ankaŭ ekspertoj: "De muziko kaj kantado amplekse profitas demenculoj. Danke al la okupiĝo pri muziko sociaj, komunikaj, neŭronaj, fiziologiaj kaj terapiaj aspektoj estas kunligataj", klarigas fakulino pri muzikterapio.

"Ĉe muzikado kaj kantado demenculoj povas tute sen limigoj mem percepti sin, ĉar iliaj kapabloj en tiu kampo estas plej ofte ankoraŭ komplete disponeblaj, kiel ekzemple ĉiuj strofoj de konata kanto", ŝi klarigas. Ĉar plej multaj muzikaj rememoraĵoj estas konservataj en la proceda memoro. Muzikterapiistoj utiligas tiun scion kaj "alparolas celite ĉiujn sensojn kiuj kondukas al la rekono kaj konservado de kaŝitaj kapabloj".

Ĉe la komuna kantado en la brandenburga vilaĝo dum la adiaŭa kanto ĉiuj ekprenas la manojn de la najbaroj kaj moviĝas laŭ la takto de marista kanto. Tiam la prizorganto remetas sian gitaron en la protektan ujon kaj ĉiuj aplaŭdas.

Want to learn a language?

Learn from this text and thousands like it on LingQ.

  • A vast library of audio lessons, all with matching text
  • Revolutionary learning tools
  • A global, interactive learning community.

Language learning online @ LingQ

×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.