×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Brazila tenoro brilas en Pollando

Brazila tenoro brilas en Pollando

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Pere de freŝa informo de la Pola Retradio, ni ekscias, ke talenta brazila tenoro venkis gravan konkurson de kanto en Pollando. Ĝi estis por ni, brazilanoj, surprizo, ĉar en Brazilo tiu fieriga okazaĵo apenaŭ vekis atenton kaj publikiĝis nur en lokaj retejoj. Ĉar lirika kanto ne estas vaste praktikata en nia lando, tial talentuloj en tiu kampo ĝenerale devas migri en aliajn landojn por elvolvi siajn kapablojn. Tia estis la situacio de Matheus Leme Pompeu, 30-jara brazilano el la brazila ŝtato Minas Gerais, naskiĝinta en la urbo Três Corações (la sama urbo, kie naskiĝis la mondkonata futbalisto Pelé).

Trapasinte plurajn etapojn, kune kun 63 konkurantoj, li fariĝis ĉampiono en la IV-a Internacia Konkurso Adam Didur, por junaj kantistoj, en la urbo Bytom, en Pollando.

Lia eksterordinara voĉo estigis laŭdojn de kritikistoj el pluraj landoj: “Voĉo neordinare bela. Li estas vera, granda tenoro, ĉar li sonas perfekte kaj nature en ĉiuj registroj, forte, senerare, kun treege alloga vibrado.”

Matheus komencis siajn studojn en la ŝtata ĉefurbo Belo Horizonte, poste en la urbo San-Paŭlo. En la jaro 2017 li translokiĝis al Valencio, en Hispanujo, kie li partoprenas gravajn projektojn kun elstaraj artistoj de la internacia lirika sceno. Ankaŭ en Italujo kaj Germanujo li li sin prezentis.

Kanto estas mirinda arto, kiu akompanas la homaron de jarmiloj. Poezio naskiĝis ligita al ĝi. Kvankam oni kutime distingas inter “lirika” kaj “popola” (aŭ “populara”) kanto, tamen ĉi tiuj estas frataj branĉoj de unu sama arto. Foje, ŝatantoj de kantoarto ne klare konscias pri la diferencoj inter ili:

- Intenseco: la lirika kanto postulas grandan volumon aŭ potencon de voĉo, ĝi devas atingi la ĉeestantaron sen mikrofono, eĉ se kun akompano de simfoniorkestro; por la popola, la mikrofono permesas sonadon de voĉo simila al tiu de parolo, tute nature, per reguligo de la intenseco.

- Kvalito: por la lirika, ekzistas starigitaj modeloj, kiujn oni obeas por klasigi ĉiun voĉtipon; por la popola, la koncepto pri “bona voĉo” estas fleksebla kaj valorigas personan stilon, individuan manieron kanti.

- Sonigo de vortoj: en la lirika, striktaj reguloj por vortumado foje faras la elparolon nenatura kaj ne facile komprenebla, tiel ke oni rajtas tordi fonemon favore al la muzika sonado; en la popola, vortoj estas elkantataj same kiel oni ilin parolas, por tuja kompreno.

- Amplekso: la lirika kanto ofte prezentas grandan voĉamplekson, en ekstremaj regionoj de la voĉoproduktado, en serĉado de virtuozeco kaj tekniko; la popola, ofte evitas tro altajn sonojn, kaj la amplekso fariĝas malpli granda.

- Klasigo de voĉoj: en la lirika, oni strikte klasigas voĉtipojn (soprano, tenoro, k.a.) kaj oni formas repertuaron laŭ la koncerna klaso de la kantisto; en la popola, repertuaro libere formiĝas laŭ persona gusto, gravas nur la individua gusto, la originaleco de la voĉo.

- Libereco, improvizado: lirika kanto devas esti fidela al la intenco de la komponisto, kaj oni respektas la detalajn indikojn de la partituro; popola kanto emas al novigado, al surprizo, al reinvento de la interpretado, al improvizado.