×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Brazila muziko en Esperanto

Brazila muziko en Esperanto

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Ekde la jaro 2017, viglas en interreto interesa kontribuo de brazilanoj al nia muzika trezoro. Temas pri la retejo “Brazila kolekto” (https://www.brazilakolekto.com) , kies ĉefa motoro estas la profesia dirigento, kantisto, gitaristo, komponisto Flávio Fonseca. Lia kuraĝa, kompetenta iniciato meritas konon kaj apogon.

La tuta retejo estas impona, ampleksa kaj riĉenhava. Ĝi jam anoncas pli ol 180 mil paĝvidojn, ekde la lanĉo. Ĝi enhavas grandan kolekton da kantoj en Esperanto, ĉu brazilaj, ĉu tradukitaj de brazilanoj. Ili estas zorge reviziitaj, tiel ke oni povas flue kanti ilin. Multajn el tiuj kantoj akompanas partituro kaj akordoj por gitaro kaj aliaj muzikinstrumentoj. Kelkaj estas originalaj verkoj. Kurioze, ke oni povas trovi ankaŭ pure instrumentajn komponaĵojn, sen teksto.

En la retejo troviĝas amaso da videoj, en kiuj Esperantistoj opinias pri la agado en la retejo, aŭ kiuj enhavas kantojn mem, foje ilustritajn per filmetoj. Troviĝas ankaŭ listo da biografioj, originalaj titoloj, listo da abonantoj (apogantoj), konsiloj por kantverkado kaj utilaj respondoj al oftaj demandoj.

En ĉiuj kulturoj, muziko akompanas lingvojn. Homoj amas kanti. Kantado estas feliĉa kuniĝo de poezio kaj muziko. Ankaŭ en Esperanto, dekomence; kaj unu el la trafaj propagandaj diraĵoj favore al nia lingvo ĉiam estis, ke ĝi estas aparte taŭga por kantado.

La historio de muziko en Esperanto estas jam longa kaj interesa. Multaj samideanoj ne scias, ke nia himno, verkita de Félicien de Ménil, ne estis la unua versio por la poemo La Espero. Jam en 1891, la svedo Claes Adelsköld proponis sian melodion, kaj alia melodio de Achille Motteau publikiĝis en la brita revuo The Esperantist, en 1903. Aliaj komponaĵoj por la teksto de Zamenhof aperis en la sekvintaj jaroj.

Félicien de Ménil estis entuziasma Esperantisto, verkinto de multaj artikoloj por revuoj kaj membro de la tiama Lingva Komitato.

La unua klasika komponisto, kiu kontribuis al nia muziko estis la ruso Sergej Tanejev (1856-1915) , disĉiplo de la granda Ĉajkovskij. Li Esperantistiĝis en la jaro 1894 kaj estis amiko de Leo Tolstoj.

Malgraŭ evidentaj malfacilaĵoj rilate investon, oni prezentis kelkajn operojn en Esperanto. La lasta kurioza spektaklo tiaspeca okazis en la jaro 2018, en Prago, kiam oni prezentis kompletan operon de Ivan Acher. En 2013, “Karmen” estis prezentita en Francujo.

Tamen, la granda kontribuo de muzikistoj en Esperanto okazas de jardekoj rilate popolan muzikon. Kuraĝaj eldonistoj proponas valorajn muzikalbumojn, kiuj certe riĉigas nian kulturon. Oni nur menciu la imponan laboron de “Vinilkosmo”, el Francujo. En tian vastan kampon lanĉiĝis la “Brazila Kolekto”. Tre aplaŭdinde!