×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Brava soldato Ŝvejk - 1-a parto

Brava soldato Ŝvejk - 1-a parto

Tiun ĉi legaĵon produktis Jarka Malá kaj Jindřich Košťálek el Ĉeĥio

"Do, oni mortigis nian Ferdinandon," diris la ordigistino al sinjoro Ŝvejk, kiu, forlasinte antaû jaroj la soldatservon post kiam soldatkuracista komisiono definitive deklaris lin idioto, vivtenis sin per vendado de hundoj, abomenaj, aĉrasaj monstroj, kies genealogiojn li falsis. Krom tiu ĉi okupo turmentis lin reŭmatismo kaj li ĝuste ŝmiris al si la genuojn per opodeldoko.

"Kiun Ferdinandon, sinjorino Müller?" demandis Ŝvejk, ne ĉesante masaĝi la genuojn, ”mi konas du Ferdinandojn. Unu, tiu servas ĉe drogisto Pruŝa kaj foje pro eraro li eltrinkis al li tie botelon da harkreskigaĵo, kaj mi konas ankoraû Ferdinandon Kokoŝka, tiun, kiu kolektas hundajn merdetojn. Pri ambaû ne estas domaĝe." "Sed, via moŝto, sinjoron arkidukon Ferdinando, tiun el Konopiŝte, tiun grasan kaj pian." "Jesuo Maria!" ekkriis Ŝvejk, "tio estas ja bela novaĵo! Kaj kie tio al li, sinjoro arkiduko, okazis?"

"Oni pafis lin en Sarajevo, via moŝto, sciu, per revolvero. Li veturis tie kun tiu sia arkidukino en aŭtomobilo." "Nu vidu, sinjorino Müller, en aŭtomobilo. Nu jes, tia grandsinjoro povas tion al si permesi kaj eĉ ne ekpensas, kiel malfeliĉe povas tia aŭtomobila veturo finiĝi. Kaj plie en Sarajevo, ĝi estas en Bosnio, sinjorino Müller. Tion ŝajne faris turkoj. Estis eraro, ke ni forprenis de ili Bosnion kaj Hercegovinon. Jen vidu, sinjorino Müller. Sinjoro arkiduko estas jam do en la sino de Dio. Ĉu li suferis longe?"

"Sinjoro arkiduko estis tuj morta, via moŝto. Vi ja scias, per revolvero ne eblas ludi. Antaŭ nelonge sinjoro ĉe ni en Nusle ankaŭ ludis per revolvero kaj mortpafis la tutan sian familion eĉ la domzorgiston, tiu iris rigardi, kiu pafas tie en la tria etaĝo."

"Iu revolvero ne ekpafos, sinjorino Müller, eĉ se oni provus tion ĝisfreneze. Ekzistas multe da tiaj sistemoj. Sed por mortigi sinjoron arkidukon oni certe aĉetis ion pli kvalitan kaj mi volus ankaŭ veti, sinjorino Müller, ke la homo, kiu tion al li faris, bele sin tiucele vestis. Sciu, pafi sinjoron arkidukon, tio estas ege malfacila laboro. Ne tia, kiel se ŝtelĉasisto pafas forstiston.

En tiu ĉi okazo temas pri tio, kiel al li proksimiĝi, al tia grandsinjoro ne eblas iri en iaj ĉifonoj. Tia homo devas iri en cilindra ĉapelo por ke policisto ne kaptu lin jam antaŭ la faro."

"Laŭdire estis tio pli da homoj, via moŝto." "Tio estas memkomprenebla, sinjorino Müller," diris Ŝvejk, finante masaĝon de la genuoj, "se vi intencus mortigi sinjoron arkidukon aŭ sinjoron imperiestron, kun iu vi certe konsiliĝus. Ju pli da kapoj, des pli da ideoj. Unu konsilas tion, la alia ion alian kaj poste la verko sukcesos, kiel tio tekstas en nia himno. La ĉefa afero estas elgvati la momenton, kiam tia grandsinjoro preterveturas. Kiel, se vi memoras tiun sinjoron Luccheni, kiu trapikis nian mortintinon Elizabeta per fajlilo.

Li promenis kun ŝi. Kredu do al iu ajn; de tiu tempo neniu imperiestrino promenas. Kaj tio atendas ankoraŭ multajn personojn. Kaj vi vidos, sinjorino Müller, ke oni elgvatos ankaŭ la caran paron, kaj povas okazi, Dio ne permesu, eĉ sinjoron imperiestron, se oni jam komencis tion per lia onklo. Li, la maljuna sinjoro, havas multe da malamikoj. Ankoraŭ pli ol tiu Ferdinando. Antaŭ nelonge certa sinjoro diris en gastejo, ke venos la tempo, kiam imperiestroj estingiĝos unu post la alia kaj ke eĉ ŝtata prokurorofico ilin ne helpos. Poste li ne havis monon por pagi kaj la gastejestro devis igi lin aresti. Kaj tiu sinjoro donis al li unu kaj al policisto du vangobatojn. Poste oni forveturigis lin en korbĉaro, por ke li trankviliĝu. Jes, sinjorino Müller, nun okazas ja aferoj. Tio estas denove perdo por Aûstrio."