×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Aŭskulta Servo

Aŭskulta Servo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Magdalena Fejfiĉová el Slovakio*

Ekde la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2019 mi ĝuis mian unuan IJK-n, kies ĉeftemo estis la slogano ´Kontraŭ antaŭjuĝoj´. Ĝi okazis en Slovakujo en Liptovský Hrádok [liptovski hra:dok], ĉarma urbeto sub la montaro Vysoké Tatry [visoke: tatri (Altaj Tatroj)].

Kiu programero estis por mi la plej interesa?

Mi persone ĝuegis trankvilan gitar-koncerton de Emerson, estrarano de la Brazila Esperantista Junulara Organizo. Sed pleje ´trafis´ min la trejnado la Aŭskulta Servo sub la gvido de Severin Seehrich [severin ze:riĥ]. Kaj mi iom lernis uzadi la neoficialan pronomon ´ri´ por sendependiĝi de la seksaj ´ŝi´ kaj ´li´...

Kaj kio estas la Aŭskulta Servo?

La Aŭskulta Servo dum Esperantaj aranĝoj povas ekzemple helpi al novuloj, kiuj sentas sin perditaj, trovi konekton kaj kompaton en Esperantujo. Ĝi povas helpi al homoj, malfeliĉaj pro iuj ajn kialoj, re-kolekti siajn fortojn, kuraciĝi kaj kontentiĝi.

Fine, sed ne laste, ĝi povus esti emocia sukurada metodo por homoj, kiuj spertis diskriminacion aŭ perforton dum iu renkontiĝo. Ĝi ofertas ne malpli ol la tre, tre nekutiman aktivan aŭskultadon.

Kiujn ecojn bezonas havi tiu aŭskultanto?

Laŭ la usona psikologo Carl Rogers [Karl Roĝers] ĝenerala sinteno de helpkapabla aŭskultanto konsistas el tri partoj:

Unue - senkondiĉa akceptemo, kiu signifas, ke la aŭskultanto ĝenerale akceptas la parolanton kiel tutan personon, kio helpas al la parolanto pligrandigi sian mem-akceptemon kaj mobilizi proprajn rimedojn por agi ĉiamaniere pli efike. Due - kompato, kiu signifas senti tra la vortoj, provi eltrovi, kiel la parolanto fakte sentas sin, mem enhejmiĝi en ria mondo, kaj komuniki per tute nejuĝanta spegulado kaj revortigo riajn emociojn. Trie - kongrueco, kiu signifas, ke la aŭskultanto mem konscias pri siaj propraj emocioj kaj sentoj, kaj ke ri kapablas envortigi ilin dum la parolado en tiu momento, kiam tio utilas.

Kiamaniere aspektas tia aŭskultado?

La aŭskultado konsistas el tri fazoj.

Senco de la enkonduko estas klarigi la kadron de la aŭskultado por krei sekuran etoson kaj adekvatajn atendojn. La aŭskultanto devas esti konfidencinda. La parolanto respondecas pri si mem, siaj viv-okazaĵoj kaj sia deziro, la aŭskultanto pri kreo de sekura kadro por prilabori tion. La metodo limas: la aŭskultanto nur aŭskultas kaj helpas per tio klarigi la aŭskultitaĵon, sed ri ne juĝas, ne konsilas - ĉiuj sekvontaj agoj estas tasko de la parolanto. La parolanto ĉiam rajtas fini sian paroladon, decidi, kiom ri volas rakonti - ri tenas sian sendependecon. La aŭskultado havas sian tempo-kadron - ĝis 30 minutoj. La parolanto devas respekti tiujn kondiĉojn.

Dum la aŭskultado mem oni uzas kelkajn teknikojn. Al ili apartenas aktiva aŭskultado, spegulado, konkretigado de tio, kio ekzakte okazis kaj demandado pri emocioj kaj pensoj de la aŭskultato.

Celo de la fino estas krei bonan finiĝon de la aŭskultado anstataŭ subite foririgi la parolanton. Flanke de la aŭskultanto bonvenas resumigo de la procedo kaj de la eble faritaj decidoj de la aŭskultato. La aŭskultanto danku al la parolanto pro ria fido kaj komunikaĵo kaj esprimu sian deziron, ke la parolanto sukcesu pri praktika uzo de siaj eble trovitaj solvoj. La aŭskultanto kontrolu per-eĥe ĉe la aŭskultato: ´Kio helpis al vi dum la aŭskultado?´.

Do, la celo de la Aŭskulta Servo estas nur emocia prizorgo. Tasko de la aŭskultanto ne estas solvi la problemojn de la aŭskultato, li helpu al la parolanto, ke li mem solvu ilin. La parolanto mem prenas tutan respondecon pri siaj vivsituacio kaj eblaj sekvaj paŝoj.

Se vi, kara aŭskultanto de la Esperanta Retradio, volas scii pli pri la Aŭskulta Servo, kontaktu ĝiajn kunordigantojn ĉe la retpoŝta adreso auskultaservo(ĉe)gmail.com. --- * kunlabore kun Jarka Malá el Ĉeĥio