×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Armea truko helpas ĉe ekdormaj problemoj

Armea truko helpas ĉe ekdormaj problemoj

Preskaŭ ĉiu jam spertis problemojn pri ekdormo. Varma lakto estas unu el la rimedoj kiuj estas konataj por subteni ekdormon. Ankaŭ longa legado akcelas ekdormon. Sed se oni volas ekdormi pli rapide, tiam truko de la usona armeo kiu estis elvolvita dum la Dua Mondmilito povas helpi. Per tiu truko eblas ekdormi post maksimume du minutoj.

Multaj homoj vespere nur malfacile ekdormas. Anstataŭ rekreiĝi de la tago, kvar el kvin laboruloj regule senripoze turniĝas en la lito. Helpon kontraŭ tio volas provizi usona armea blogistino per truko kiun jam usonaj soldatoj dum la Dua Mondmilito elprofitis por pli facile ekdormi.

Laŭ indiko de la blogistino la truko ne nur funkcias, sed ĝi povas esti aplikata kvazaŭ ĉie. Ĉar decida ne estas pozicio ĉe dormado, sed la vizaĝo. Ĝi estas la epicentro de nia emocioj, klarigas la armea blogistino: "Kiu malstreĉas sian vizaĝon, tiu sendas signalojn al sia cetera korpo same malŝtreĉiĝi". Do: Fermu viajn okulojn kaj malstreĉu unu post la alia vian makzelan muskolaron, vian langon kaj vian buŝon.

Procedu nun tiel paŝon post paŝo pri via cetera korpo: Komencu ĉe viaj ŝultroj, transiru al via nuko, tiam al brakoj kaj manoj. La ekspertino klarigas: Se la supra korpoparto jam estas malstreĉita, tiam oni estas kvazaŭ jam ekdorminta. Sekvas tiam la gamboj: Malstreĉu unue vian dekstran femuron, tiam la kruron kaj piedon. Faru sekve la samon pri via maldekstra flanko.

Nun laŭ la armea blogistino mankas ankoraŭ nur unu paŝo por ekdormi: Necesas haltigi la propran karuselon de pensoj: "Imagu ke vi kuŝas sur komforta sofo en komplete malhela ĉambro. Tenadu tiun bildon dum dek sekundoj en via imago. Se tio ne funkcias, tiam diru la vortojn "Ne pensi, ne pensi" kaj ripetu tion laŭeble ofte". Tiu tekniko postulas iom da ekzercado, sed post ses semajnoj laŭ tiu metodo 96 procentoj de la aplikantoj laŭdire sukcesas ekdormi ene de du minutoj.

Kaj mi aldonas duan konsilon pri same grava temo: Laŭ nova studaĵo de la universitato de Ateno olivoleo estas pli efika rimedo kontraŭ problemoj pri potenteco. Por la studaĵo oni enketis 660 virojn en averaĝa aĝo de 65 jaroj. Tiuj viroj kiuj konsumis ĉiusemajne 7 kulerojn da olivoleo, laŭ la studaĵo havis malpli da problemoj pri potenteco kaj havis pli altan nivelon da testosterono ol aliaj testantoj.

Laŭ la studaĵo la risko pri senpotenteco en alta aĝo povas reduktiĝi pro la konsumo de olivoleo je ĉirkaŭ 40 procentoj. Unu ĉiutaga kulerpleno laŭdire estas eĉ pli efika ol Viagra. Eĉ la inventinto de la mirakla pilolo ekkonas kuntekston inter la potenteco kaj la maniero de sinnutrado.

Kaj sukcesa seksumado ankaŭ akcelas ekdormon, ĉu ne?