×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Arboj povas savi la klimaton

Arboj povas savi la klimaton

Redukti la enaerigojn, la uzadon de karbo kaj nafto - jen gravaj elementoj en la batalo kontraŭ la klimata ŝanĝo. La plej efikan agadon por la savo de la klimato tamen ofertas la naturo.

La klimata ŝanĝo laŭ studaĵo ne povas esti kontraŭbatalata pli bone ol per rearbarigo. La tero povas bone porti trionon pli da arbaroj sen ke urboj aŭ agrokampoj suferus, skribas esploristoj de la svisa konfederacia teknika altlernejo en Zuriĥo en faka ĵurnalo.

Tie la esploristoj montras kie en la mondo povus kreski novaj arboj kaj kiom da karbono tiuj arboj povus konservi. Planti arbojn laŭ tio havas la potencialon absorbi du trionojn de la ĝis nun kaŭzitaj klimatodamaĝaj enaerigoj de karbondioksido.

La studaĵo unuafoje montras ke la celo de la limigo de la varmiĝo de la tero al 1,5 gradoj C estas atingebla, skribas la aŭtoroj.

Laŭ la Monda Klimata Konsilantaro tiucele ne nur necesas limigi ĝis la jaro 2050 la klimatodamaĝajn enaerigojn de varmdoma gaso, ekzemple en la sektoroj pri energio kaj transporto. Krome necesas ankaŭ planti arbojn sur areo de ĝis unu miliardo da hektaroj. "Tio estas sendube atingebla", diras la studaĵo.

Laŭ indikoj de la esploristoj la tero nuntempe estas kovrita per 2,8 miliardoj da hektaroj da arbaro. Ili vidas la eblecon por nova plantado de arboj sur 900 aldonaj milionoj da hektaroj. Tio korespondus preskaŭ al la areo de Usono.

En la kalkulo oni konscie ellasis urbojn kaj agrokampojn. Temas precipe pri ekologiaj sistemoj kiuj hodiaŭ estas detruitaj. Tiaj areoj por rearbarigo troviĝas precipe en Rusio kaj sekve ankaŭ en Usono, Kanado, Aŭstralio, Brazilo kaj Ĉinio.

La novaj arbaroj povus konservi 205 miliardojn da tunoj da karbono post kiam ili estos alkreskintaj. Tio estas proksimume du trionoj de la 300 miliardoj da tunoj da karbono kiu ekde la industria revolucio eniris la atomosferon pro la agado de homoj.

"Ni devus tamen agi rapide, ĉar daŭros jardekojn ĝis la arbaroj maturiĝos kaj povos elĉerpi sian potencialon kiel naturaj konservujoj de karbono", diras la studestro. La areo kiu estas taŭga por rearbarigo ŝrumpas de jaro al jaro pro la klimata ŝanĝo.

La sciencistoj jam konsideris en siaj kalkuloj ke la kovriĝo per arboj plialtiĝas pro la klimata ŝanĝo. Tio ja estas trafa por la nordaj arbaroj, ekzemple en Siberio. La kalkuloj tamen estas malĝustaj. La denseco de arbaroj tie situas nur ĉe 30 ĝis 40 procentoj. Samtempe perdiĝas tropikaj arbaroj kun denseco de arbaroj de 90 ĝis 100 procentoj. Estas tial grave haltigi unue la senarbarigon precipe en Brazilo kaj Indonezio.

Laŭ la esploristoj la rearbarigo povas malgraŭ la potencialo esti nur unu el multaj paŝoj por la protektado de la klimato. Rapida forlaso de la fosilia ekonomia modelo estas necesa kaj tio estas plej bone atingebla helpe de transsektora prezo por karbondioksido.