×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Amikoj gravas por la sano

Amikoj gravas por la sano

Kune oni estas ne nur malpli soleca, sed malpli malsana. Solecaj homoj vivas malpli sane kaj mortas pli ofte pro kormalsanoj. Estas tempo ke ni atribuu al amikoj pli da signifo.

La homo estas socia estulo kiu bezonas aliajn homojn kiel la aeron por spiri. Ni bezonas interŝanĝon, amon, komprenon, konsolon kaj tutsimple ankaŭ partneron por generi idojn. Socia konduto ĝis hodiaŭ kontribuas ke ni ekzistas kiel evoluinta specio. Kaj samtempe ĉiu unuopa homo estas ekipita tiel ke la komuneco kun aliaj homoj estas nemalhavebla: Ni havas neŭronajn, hormonajn kaj genetikajn mekanismojn kiuj prizorgas ke ni organiziĝas en rilatoj, komunumoj kaj socioj.

Sed la vivostilo de modernaj socioj akcelas kulturon de soluloj kaj kaŭzas la disfalon de sociaj strukturoj. Soleciĝo - precipe en alta aĝo - estas kreskanta problemo de okcidentaj industriaj nacioj. 15 ĝis 30 procentoj de la loĝantaro estas konsiderataj kiel daŭre solecaj.

Ke kreskanta soleco prezentas al socio novan defion rilate al sano, pri tio la sciencistoj interkonsentas. Jam en la jaro 1984 la Monda Sanorganizo difinis sanon kiel "pli ol la nuran foreston de malsano". Homoj kun malmultaj emociaj ligoj havas duone altan vivoperspektivon ol tiuj kiuj disponas pri intimaj amikoj.

La vojoj sur kiuj soleco malsanigas, estas diversaj, sed ĉiuj restas dum longa tempo nevideblaj kaj evoluas preskaŭ nerimarkeble. Eblas elfiltri el diversaj rezultoj de studaĵoj jenajn kvin kaŭzojn kial daŭra soleco malsanigas. Homoj kiuj sentas sin solecaj emas havi vivostilon kiu endanĝerigas la sanon ol homoj kiuj estas bone interligitaj. Homoj kiuj havas bonan amikaron havas ŝancon de pli ol 50 procentoj atingi pli altan aĝon. Sanakcela agado kiel sporto aŭ sana sinnutrado postulas certan volan forton kiu estas plifortigata per enplektiĝo en socia reto kaj pli malfortigata per soleco. Soleculoj sentas pli da streso. Homoj kiuj sin mem priskribas kiel solecaj, sentas sin pli senhelpaj kaj pli minacataj - tute sendepende de la vera kvanto de stresfaktoroj. Soleco malfortigas la imunsistemon kaj damaĝas la kor-sangocirkulan sistemon. Dormi sola estas pli malbone. Kiel konsekvencon el tio esploristoj jam de sufiĉe longa tempo postulas rekoni malfortan socian medion kiel riskon por la sano. Kuracistoj kaj aliaj ekspertoj pri sano serioze konsideru la socian medion samsignife kiel tabakkonsumon, sinnutradon kaj sporton.

De kiam ni konsciiĝos ke soleco estas same signifa kiel aliaj riskofaktoroj, ni devos pli forte motivigi nin mem plialtigi nian socian kontentecon - kaj sur individua kaj sur socia niveloj.