×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Amaso da akvo sub la tero

Amaso da akvo sub la tero

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Lastatempe, grandaj zorgoj kreskas en la mondo, koncerne la kvanton da disponebla “dolĉa“akvo por homa uzado. Ĉie edukaj kampanjoj disvastiĝas por instigi al ŝparado de tiu plej esenca elemento. Tute prave: la konsumado konstante pliiĝas, dum la stokoj estas ĉiam la samaj.

Pri tio, venis el Brazilo grava kaj esperdona eltrovo. En la jaro 2013, studoj en la Federacia Universitato de la brazila ŝtato Pará pli precize mezuris subteran amason da akvo en la nordo de Brazilo, kaj nomis ĝin ”Sistemo de Akvo Granda Amazonio“ (SAGA). Kaj la rezulto estas miriga. Ĝi estas la plej granda tiaspeca akvoamaso en la mondo. Ĝi enhavas pli ol 160 000 kubajn kilometrojn da akvo, kio respondas al pli ol 150 kvarilionoj da litroj. Ĝi povus provizi la tutan homaron por konsumado dum 250 jaroj.

Ĝi kuŝas sub la teritorio de la brazilaj ŝtatoj Acre, Amapá, Amazonas kaj Pará, ĝis la regiono de Andoj - entute unu miliono da kvadrataj kilometroj.

La Amazonia baseno estas la plej granda en la mondo, rilate la kvanton da dolĉa akvo sur la tersurfaco. Nun oni scias, ke ankaŭ sub la tero. Ĝis antaŭ ne longe, la plej granda konata subtera akvoamaso estas la alnomata ”Guarani“, en la sudoriento de Brazilo. Sed provizoraj kalkuloj montras, ke ”SAGA“ estas pli ol 3-oble pli granda ol ”Guarani“. Sekve, oni asertas, ke Brazilo estas la plej granda rezervejo de dolĉa akvo en la mondo.

La elmontro de tiuj grandaj, kaŝitaj, naturaj akvodeponejoj estas sendube tre pozitiva, sed tute ne permesas, ke la mondaj enloĝantoj neglektu racian, ŝpareman uzadon de tiu substanco. Oni ankoraŭ ne precize scias, kiel utiligi ilin. Sciencistoj diras, ke tiuj grandegaj subteraj oceanoj troviĝas en delikata ekvilibro kun la arbaro, dum jarmiloj. Temas pri strategia problemo. Simpla elprenado de ĝia enhavo povus do kaŭzi konsekvencojn je la surfaco. Krome, transportado de akvo al aliaj bezonantaj regionoj signifus tre multekostajn inĝenierartajn konstruojn, kiujn registaroj apenaŭ povus alfronti. Oni devus transdoni tion al privataj entreprenoj. Kaj oni scias, kiel danĝera estus senkriteria ekspluatado de tia valora trezoro.

Dum sciencistoj studas la aferon, ni ŝparu akvon!