×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Akupunkturo en amaskomunikiloj

Akupunkturo en amaskomunikiloj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Nelly Darbois el Francio

Akupunkturo aŭ pikmasaĝo estas tekniko uzata de kuracistoj aŭ aliaj sanistoj. Tiu, kiu intencas kuraci aŭ flegi tiel pacientojn malprofundigas pikojn ĉe precizaj lokoj de la korpo.

En 2017 franca televida elsendo montris "apertakore operacion kun anestezo per akupunkturo", kiu okazis en ĉina malsanulejo. Ĝi estis prezentata kiel "fina pruvo de la efiko de akupunkturo" per ĉina anestezisto kaj akupunkturisto dum la elsendo. Pli ol 3 milionoj da spektantoj vidis la elsendon. Skipo da esploristoj el francaj universitatoj decidis serioze analizi tiun elsendon por respondi al la jenaj demandoj: Ĉu vere la akupunkturo ebligas apertakore operacion sen plia anesteza rimedo? Ĉu tiu elsendo pruvas la ĝeneralan efikon de akupunkturo? Ĉu la spektanto ricevas sufiĉajn informojn por havi racian opinion pri tiuj du antaŭaj demandoj? La esploristoj klarigas, kiel ili faris por kiel eble plej objektive trakti la elsendon. Ili transskribis ĉiujn frazojn de la elsendo, kaj retradukis per ĉinaj parolantoj tiujn diritajn de ĉinanoj por esti certa ke ne okazis mistradukaĵoj. Ili tre atenteme kaj plurfoje rigardis la elsendon kaj provis kontakti la ĉinan malsanulejon por ricevi pliajn informojn. En la esplor-skipo estis du anestezistoj, kaj unu el ili estas specialisto pri koraj kirurgioj.

En la elsendo, la personoj prezentas la akupunkturon kiel rimedon, kiu anstataŭas parte aŭ tute ĝeneralan anestezon dum kora operacio. Ĝia efiko estis konsiderata kiel "eksterordinara", ĉar danke al ĝi la pacientino "trovas en si mem rimedon por haltigi la doloron". Sed post atentema aŭskultado kaj serĉadoj en la scienca literaturo, la esploristoj proponis alternativan kaj pli probablan hipotezon: la pacientino ankaŭ ricevis ĉirkaŭ-duramatran anestezon kaj malfortan envejnan injekton, sed oni mismenciis tion. En la elsendo oni aŭdas nur unu fojon, ke la pacientino ricevis "kelkajn trankvilig-medikamentojn". Oni multe tro taksas la efikon de akupunkturo.

La esploristoj elmontris, ke la disvastigitaj informoj de la elsendo estas malklaraj kaj ne ebligas fakte opinii pri la taŭgeco de akupunkturo por apertakore operacio. Ne estis la unua fojo, ke amaskomunikiloj trotaksis la efikon de akupunkturo. La brita televida fonto BBC en 2006 elsendis similan elsendon pri apertakore operacio kun akupunkturo. Pluraj universitatistoj, kuracistoj kaj civitanoj kritikis la manieron, kiun uzis la ĵurnalistoj por prezenti la operacion. En 1998, la usona kora kuracisto Isidore Rosenfeld raportis en gazeto, kiun li spektis dum la 1970-aj jaroj en Ĉinio apertakore kirurgion kun akupunkturo kiel anesteza rimedo. Tiun ateston kritikis specialisto de interna medicino. Fine, dum la 1970-aj jaroj, aliaj medicinaj kaj ĝeneralaj gazetartikoloj disvastigis informojn pri uzado de akupunkturo dum ĉinaj operacioj. Poste homoj montris, ke la ĵurnalistoj false prezentis la okazintaĵojn.

Tiuj diversaj aferoj montras kiel oni facile malkovras mistraktitajn informojn en elsendoj aŭ artikoloj pri sano. La ĵurnalistoj ofte troigas la efikon de sanaj rimedoj aŭ inverse la danĝerojn de kuraciloj. Tial la spektantoj estu singardaj, kiam eksterordinaraj informoj estas dissendataj.

Fonto: Nelly Darbois, Jean-Noël Evain, Albin Guillaud, Marc Lilot, Nicolas Pinsault. Une opération à cœur ouvert sous acupuncture ? Décryptage d'une émission diffusée sur France 2 [Apertakore operacio per akupunkturo? Analizo de televida elsendo el franca televida fonto]. Santé Publique 2018/4 (Vol. 30), paĝoj 455 à 464. Retatingebla tie.