×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, 8-jara jubileo de ĉiutagaj programoj

8-jara jubileo de ĉiutagaj programoj

Hodiaŭ estas jubilea tago por la Esperanta Retradio. Nome antaŭ precize ok jaroj mi enretigis la unuan sonartikolon kun aldonita teksto. Ekde tiam ĝis hodiaŭ seninterrompe ĉiutage aperis nova sonartikolo.

Unue nur estis mi, sed baldaŭ samjare alvenis novaj kontribuantoj, nome Paŭlo Sergio Viana el Brazilo, kaj Andreo Bach el Pollando. Estas ja malgranda miraklo ke tiu volontula kunlaboro nun jam funkciadas de ok jaroj. En la interreta mondo tio ja estas preskaŭ eterneco, dum aliflanke en Esperantujo tio estas nur tre mallonga epoko, ĉar en nia esperanta medio ĉio iras kutime tre malrapide: Oni hezitas akcepti ion novan.

Nun tamen la ERR konkeris firman pozicion en Esperantujo. Tion pruvas la ĉiutagaj statistikaj datumoj pri la aŭskultado. La ERR havas ĉiutage ĉirkaŭ 900 geaŭskultantojn. Plej fortaj landoj tiurilate estas Usono kaj Brazilo, en Eŭropo estas Francio. Malfortaj estas Britio, la skandinaviaj landoj kaj precipe Germanio. Se oni konsideras la grandecon de la lando, tiam Hungario havas proporcie plej multajn geaŭskultantojn. Kaj eĉ Aŭstrio tiurilate atingas bonan rangon. En Rusio estas nur malmultaj aŭskultantoj, kaj pri Ĉinio apenaŭ eblas diri ion, ĉar la lando ŝirmas sin de informoj el eksterlando. Tio estas tute nekontentiga situacio.

Indas ĉiutage aŭskulti la ERR-on: La prezentataj temoj estas tre variaj, estas pluraj parolantoj kaj parolantinoj kaj ankaŭ la grado de facileco aŭ malfacileco de la tekstoj varias. Se kelkaj el la sonartikoloj estas tro malfacilaj por novlernintoj de la lingvo, tiam ja eblas elekti tiajn tekstojn kiuj ne postulas tiom da lingva sperto, ekzemple fabeloj. La aldonita teksto ja ebligas facilan komprenon, sed gravas aŭskulti la prezentatan sonregistraĵon, ĉar nur per aŭskultado la lingvo povas enradikiĝi en la cerbo.

Supraĵa scipovo de Esperanto ne multe helpas al la kreskado de la lingvo. Oni ja bonege povas amuziĝi uzante la lingvon en internaciaj renkontiĝoj de E-parolantoj, kaj tio estas tre motiviga sperto por plue partopreni en tiaj aranĝoj, sed pli profundan kontentiĝon pri la lingvo oni atingas nur per pli profunda okupiĝo.

La aŭskultado de retradio por multaj novlernintoj certe estas granda defio, kaj tial ĉiu kvalita kresko de la parolantaro de Esperanto okazas nur tre malrapide. Kaj pro tio necesas persisti en la agado de produktado kaj disponigado de esperantlingvaj sonmaterialoj. Se ni sukcesos plenumi tiun taskon dum pluaj du jaroj, tiam ni povos festi 10-jaran jubileon. Mi estas optimisma ke ni atingos tiun celon.