×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, 3D-printilo rekonstruas ostopartojn

3D-printilo rekonstruas ostopartojn

Esploristoj volas produkti homajn ostopartojn per 3d-printilo, por plej bone resanigi lezojn pro rompiĝoj. Se tio sukcesus, tio estus mejloŝtono en la ĥirurgio.

Korpopartoj el la 3D-printilo - kio sonas kvazaŭ sciencfikcio, tio unu tagon povus revoluciigi la medicinon. Ĉe la teknika universitato de Vieno oni laboras pri tio igi tiun vizion reala. Konkrete temas pri ostosurogatoj kiuj estos elprintataj kaj povas enplantiĝi al lezitaj pacientoj. Tiamaniere la resaniĝo post komplikaj ostorompiĝoj plisimpliĝu. Por antaŭenigi la esploradon, antaŭ kelkaj tagoj ĉe la TU estis instalita kaj inaŭgurita laboratorio pri progresintaj polimeroj por biomaterialoj kaj por la 3D-printado

"Ĉe simplaj rompiĝoj la finaĵoj de ostoj de si mem kunkreskas, ĉar ĉe la rompejoj daŭre formiĝas novaj ĉeloj, kiuj iom post iom refermas la truon", klarigas la estro de la laboratorio. "Se la truo tamen estas tre granda, tiam oni devas helpi al la ĉeloj kaj montri al ili kien kreski." Tiucele kutime la rompejo estas transpontata per ostopeco kiun la kuracistoj elprenis antaŭe ĉe alia korpoparto. Jen la teorio de la esploristoj: Se oni anstataŭe enmetas ostosurogaton el la 3d-printilo, tiam tio havas la avantaĝon ke oni ŝparas al la lezito operacion por elpreni ostoparton, kaj ĝi ankaŭ garantias, ke la pontaĵo estas precize enmetebla. Ĉar la lezita korpoparto estas antaŭe precize mezurata per komputila tomografio. Helpe de la per tio ricevitaj datumoj la ostosurogato estas modelata, elprintata kaj enmetata al la paciento. La freŝe kreskantaj ĉeloj laŭlonge de tio fiksiĝas, ĝis la finaĵoj de la rompiĝo estos kunkreskintaj.

La sciencistoj serĉis taŭgan materialon por la ostosurogato kaj jam trovis ĝin: "Fotopolimeroj havas multajn favorajn ecojn, diras la studestro. "Nun ni volas ankoraŭ trovi la idealan miksaĵon". Temas pri ĥemiaj kombinaĵoj kiuj estas likvaj, do taŭgaj por printado, ĝis ili estas alradiataj per lumo en certa ondolongo. "Tie kie la lumo trafas, la materialo ene de sekundoj solidiĝas", klarigas la sciencisto. La principo jam estas uzata por la riparado de dentoj.

La ostosurogato estas fiksata en la korpo ne kiel en tradicia ĥirurgio per platoj kaj ŝraŭboj, sed per gluiloj kiuj same konsistas el fotopolimeroj. Interesaj estas pontaĵoj el la 3d-printilo precipe ĉe rompiĝoj en la kranio kaj makzelo, ĉar la vizaĝo de homo esence kundecidas pri la individueco de homo. Gravas do enplanti ostosurogatojn kun precizaj dimensioj, kiuj rekonstruas la lezitan oston precize tiel kia ĝi estis antaŭe. Tiucele eblas mezuri la nelezitan duonon de la kranio, speguli la rezulton kaj rekonstrui el tio la mankantan ostoparton.