×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Viando: La 96-procenta malprofito

Viando: La 96-procenta malprofito

Ĉu la Tero povos ankoraŭ nutri la mondan loĝantaron? Jes, sed nur per ĉefe elplantaj manĝaĵoj. Israelaj esploristoj prezentas kalkulon en analizo: La produktado de viando malŝparas ĝis 96 procentojn de la plantaj nutraj substancoj.

"La konkurado inter furaĝujo kaj telero kreskas", diras germana esploristo pri nutrado pri problemo, kiu dum la venontaj jaroj kaj jardekoj ankoraŭ signife pliakriĝos: Se la usonanoj manĝas por kapo kaj en jaro averaĝe 120 kilogramojn da viando kaj se la eŭropanoj konsumas preskaŭ same multe da viando, tiam el tuttera vido la evolulandoj devas pagi por tio.

Ĉar en ĉiu kilogramo da viando kiu troviĝas sur la telero de okcidenta bonfarta civitano estis investitaj ĝis 15 kilogramoj da konsumita besta voraĵo. La voraĵo devenas de kampoj kiuj alikaze povus nutri homojn, diras la nutraĵ-esploristo. "La konsumo de viando jam hodiaŭ bezonas la plej grandan parton de la agrokampoj de la mondo."

La kaŭzo por la enorma bezono de la viandindustrio por agrikulturaj areoj troviĝas en ĝia malalta energiefikeco. Ĝi prezentas enormajn malprofitojn de eblecoj, skribas la israela mediesploristo Ron Milo en faka ĵurnalo. Malprofitoj de eblecoj en ĉi tiu kunteksto estas iom nekutima nocio, ĉar por ekonomikistoj tio signifas normalkaze profitojn kiujn entrepreno maltrafis atingi.

Io simila okazas laŭ la israela esploristo en la bestobredado, li nur ne celas profitojn en kontanta mono, sed "profitojn" en formo de kalorioj aŭ proteino. Kiel Milo prezentas kalkulon en sia studaĵo, bova viando liveras nur kvar procentojn de tiu alkreskanta kvanto da proteino kiujn plantoj povas produkti. Ne multe pli bonaj estas la ciferoj por porka viando (10 procentoj) kaj kortbirda viando (25 procentoj), ĉe laktoproduktoj kaj ovoj la bilanco montras ete favorajn 50 kaj 60 procentojn.

Resume eblas diri ke per elplanta nutraĵo oni povus produkti du- ĝis dudekoble da proteinoj aŭ kalorioj ol per elbesta nutraĵo. Se ekzemple Usono komplete konvertus sian agrikulturon, tiuj areoj povus nutri kromajn 350 milionojn da homoj. Kaj tio vide al la progresanta kreskado de la monda loĝantaro devos ie certe okazi. Ĝis la jaro 2050 laŭ la Monda Nutraĵorganizo FAO sur la tero vivos 9 miliardoj da homoj.