×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Verdaj folioj protektas la cerbon

Verdaj folioj protektas la cerbon

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Unu el la plej frapaj atingoj de nia moderna tempo estas la pligrandigo de la vivodaŭro de homoj. Antaŭ duono de jarcento, homoj apenaŭ esperis vivi pli ol kvindek jarojn, en multaj landoj; nuntempe, amaso da homoj vivas post sia sepdeka, eĉ okdeka aĝojaro. En iuj mondopartoj, multaj centjaruloj brave iras antaŭen. Por tia esperdona perspektivo, multaj faktoroj influas.

De la ŝanĝo en la vivolongo rezultis almenaŭ unu grava defio. Kiel eviti, ke la mensa kapablo de maljunuloj akompanu la korpon? Multaj grandaĝuloj rapide perdas sian memoron, rezonkapablon kaj lernokapablon, post la 60-a vivojaro. Kaj por kio utilas longa vivo, se la menso ne bone funkcias? Kompreneble, laŭgrada kognoperdo dependas de pluraj faktoroj: genetiko, korpekzercoj, mensoekzercoj, dieto, uzado de drogoj, streĉa vivostilo, k.s.. Nome, ĝi estas komplika fenomeno.

Nuntempe, medicinistoj intense esploras manierojn eviti aŭ almenaŭ prokrasti la naturan mensoperdon de grandaĝuloj. En decembro 2017 la virtuala eldono de la usona revuo Neurology publikigis atentindan artikolon pri tiu grava temo. Post zorga observado, ili konkludis, ke konstanta manĝado de po unu-du porcioj da verdaj folioj en ĉiu tago rezultigis drastan malpliigon de kogna perdo de maljunuloj.

Oni periode mezuris la cerban kapablon de 960 usonanoj inter la aĝoj 58- kaj 99-jara, per specifaj testoj, dum 4,7 jaroj. Tiuj homoj havis mensan lertecon, kiel se ili estus 11 jarojn pli junaj ol la samaĝuloj, kiuj neniam manĝis verdajn foliojn! Por la statistikaj kalkuloj oni deprenis riskofaktorojn, kiel tabakfumadon, korpekzercojn, nivelon de eduko, drinkadon, manĝadon de fiŝoj, k.a.. Oni konkludis, ke la protektantaj substancoj en la verdaj folioj estas vitamino B-9, vitamino K, luteino, karoteno, nitrato, tokoferolo, “kaempferolo”. Ili plurmaniere evitas inflamojn kaj lezojn en la cerbaj ĉeloj. Ilin entenas grandkvante spinaco, brasiko, kapbrasiko kaj laktuko.

Denove konfirmiĝas, ke nutraĵoj grave influas la sanon de la cerbo. Tio ne koncernas nur manĝadon de vegetaĵoj. Se oni manĝas salaton kaj samtempe amason da bestdevena graso, la rezulto ne estos same bona.

Jen simpla rekomendo por la sano de via kapo: ne forgesu meti po unu-du porcioj da verdaj folioj sur vian teleron, ĉiutage. Eĉ se vi ankoraŭ ne estas maljunulo!