×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Tutjara pedeleko sur kvar radoj

Tutjara pedeleko sur kvar radoj

Principe biciklo estas la plej bona veturilo por transporti unu personon ĝis distancoj de proksimume 20 kilometroj. Ĝi ne krome ŝarĝas la medion, bonaj biciklaj vojoj ne konsumas valoran terenon kaj la tretado en la pedalojn estas sanakcela.

Tamen biciklo havas siajn limojn, ne nur pro la atingebla distanco, sed ankaŭ pro la veteraj cirkonstancoj. Rilate al la distanco nun ja disponeblas subteno per elektra motoro. Tiel ekipita biciklo nomiĝas pedeleko. Sed se la veteraj cirkonstancoj estas malfavoraj, tiam eĉ la elektra helpo ne sufiĉas. Tio validas precipe por la vintra sezono.

Eĉ se oni portas varmigajn vestaĵojn: Biciklado dum vintro ne estas plezuro. Oni bezonus vestaĵon ankaŭ por la tuta veturilo por havi protekton kontraŭ malvarmo, vento, neĝo kaj pluvo. Tia veturilo ĝis nun ne ekzistas, sed en Svedio naskiĝis ideo pri tio.

Pedelekoj ja nun estas tre popularoj, sed se la vetero estas malseka kaj malvarma, tiam oni apenaŭ vidas la elektre subtenatajn biciklojn sur la stratoj. Por havi veturilon ankaŭ por la vintro, la svedo Mikael Kjellmann disvolvis fermitan, kvarradan veturilon kun pedeleka motoro kiu el teknika vidpunkto similas al kuŝbiciklo kaj laŭ aspekto al aŭtomobilo el la bildstrio "The Peanuts".

Por la pedalveturilo kun la nomo "Podride" jam sukcese okazis amasfinanca kampanjo. La veturilo kiu staras sur kvar 20-colaj radoj estas 1,80 metrojn longa, 75 centimetrojn larĝa kaj 1,45 metrojn alta. Danke al interaksa distanco de nur 88 centimetroj la direktoŝanĝa cirklo mezuras nur 3,5 metrojn.

Alie ol plej multaj tri- aŭ kvarradaj kuŝbicikloj la Podride (podrajdo) ofertas en sia fermita pasaĝera kabino seĝon kiu disponigas sidaltecon je la nivelo de aŭtomobilveturantoj. La teksaĵkovrita kabino inkluzive de la protekta glaco estas antaŭendirekte elfaldebla kaj tiel permesas komfortan eniron. Kroman komforton prizorgas aerkomprima suspensio. Kaj la veturilo havas antaŭajn kaj malantaŭajn lumigilojn kaj signalilojn.

La iom pli ol 70 kilogramojn peza veturilo estas stirebla helpe de du apud la seĝo muntitaj leviloj. La pedaloj movas la malantaŭan akson kaj la tretanto ricevas subtenon de elektra motoro kun 250 W kiu estas muntita sur la pedala akso. Kiel kutime ĉe pedelekoj la maksimuma rapideco estos 25 km/h. Kaj per unu ŝargo de la baterio la subteno sufiĉos por proksimume 60 km.

Ĝis nun ekzistas nur prototipo de la nova veturilo. Oni serĉas privatajn investantojn por kolekti la monon por fondo de entrepreno kaj por la konstruado de pluaj prototipoj. Paralele oni prilaboras ankoraŭ teknikajn detalojn. Se la serĉado pri investantoj estos sukcesa, tiam eblos disvolvi la kvarradan pedelekon ĝis seriprodukta matureco. Kiam tio atingiĝos, tio en la nuna situacio estas necerta. Kaj ankaŭ pri ebla prezo ankoraŭ ne eblas doni indikon.

Do ni esperu ke iutage ni povos uzi tian medikonvenan veturilon.