×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Testosterono vekas emon pri lukso

Testosterono vekas emon pri lukso

Kvalito havas sian prezon. Tiu porviva mensogo helpis al entreprenoj jam al profitiga negocmodelo kaj ĝi ebligas al aĉetemaj konsumantoj pravigon por iliaj altaj elspezoj. Fakte tamen por plej multaj homoj ne temas pri daŭripovo kaj prilaboriteco de objekto - sed temas pli pro statuso kaj prestiĝo kiel tion ripete konstatis psikologoj kaj fakuloj pri merkatiko. Akcenti per aĉeto socian pozicion laŭ tio estas multe pli grave ol akiri bonan fidindan produkton. Sub la influo de la vira sekshormono testosterono ĉe viroj la emo eĉ plialtiĝas decidi sin por statusaj objektoj.

Internacia esplorista teamo dividis 243 virojn - plej multaj el ili estis studentoj - en du grupojn. Unu duono ricevis injekton de testosterono kio kondukis al plialtiĝo de la hormona nivelo kiel ĝi foje povas aperi en situacioj de konkurado aŭ dum serĉado pri partnero; la alia grupo ricevis placebon. Sekve la testantoj devis decidi sin por produktoj kiuj ja estis similkvalitaj, sed kiuj estas kunligitaj kun malsama socia statuso, ekzemple vestaĵoj de renomaj markoj. Viroj sub la influo de testosterono voĉdonis pli ofte por produktoj kiuj promesis pli altan socian statuson.

En dua eksperimento luksaj produktoj kiel horloĝoj, sunvitroj aŭ plumskribiloj estis ofertataj kun diversaj atributoj kiuj aŭ akcentis la bonan kvaliton kaj la daŭripovon aŭ la noblan socian statuson. Luksa plumskribilo tiel fariĝas aŭ "instrumento de la longviveco kiu eterne daŭras" - aŭ "la internacie rekonata simbolo de la potenculoj".

Ankaŭ tie montriĝis ke testosterono ne plialtigis la ŝaton por la produktoj kiuj promesis bonan kvaliton aŭ efikecon. Se aliflanke estis akcentita la statuso, tiam la viroj sub influo de testosterono emis decidi sin por tiuj objektoj. La sciencistoj konsideras la rezulton kiel pruvon ke ankaŭ la konsumkonduto estas parte biologie motivita. "Ĉe bestoj ni konas kuntekston inter testosterono kaj statusa konduto", diras sciencistino de la universitato Sorbono en Parizo. Fine pli alta statuso ja ofertas plurajn avantaĝojn kiel ekzemple pli da influo, pli bonan aliron al resursoj kaj pli da eblecoj ĉe la elekto de partnero.

Ĉar ĉe viroj plialtiĝas la nivelo de testosterono se ili konkuras pri io, aŭ se allogaj virinoj troviĝas proskime, la esploristoj supozas ke la viroj en tiaj situacioj estas aparte akceptemaj por statusaj simboloj kaj tiurilataj konversacioj. Ja estas ne nur individuaj sed ankaŭ kulturaj diferencoj, sed estas interese ke disvastiĝas speco de "luksa febro" se urbegaj regionoj furoras aŭ se merkatoj rapidege evoluas kiel ekzemple en Ĉinio.

"La emo al lukso povus ĉe kelkaj viroj esti kaŭzata rekte de la influo de testosterono", diras esploristo. "Kiu konsumkonduto superas, tio estas eble klarigebla per malsama socia premo, la denseco de la loĝantaro kaj la oferto pri potencialaj partneroj."