×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Sunenergio jam plej favora fonto por elektro en Germanio

Sunenergio jam plej favora fonto por elektro en Germanio

Subtenantoj de la sunenergio en Germanio dum longa tempo devis elteni multe da malico. La kontraŭuloj diris ke tiu teknologio estas ekzemple same sencohava kiel la kultivado de ananasoj en Alasko, kiel mokis ankoraŭ antaŭ tri jaroj la ĉefo de la plej granda germana teknologi- kaj energikonzerno. Vide al la malforta enradiado de suno en tiuj latitudoj la fotovolta produktado de elektro tutsimple ne rentumas. Pri tio ankaŭ aliaj estroj de grandaj firmaoj dum longa tempo estis konvinkitaj.

Intertempe la malica eldiro montriĝis kiel akra mistakso. Nun la sunenergio estas la plej favora formo por produkti elektran kurenton. Tion unuafoje eltrovis renoma germana esplorinstituto pri sunfontaj energisistemoj. Laŭ studaĵo de la instituto nove starigitaj fotovoltaj instalaĵoj en favoraj starigejoj estas jam hodiaŭ pli favoraj ol fosiliaj energicentraloj kaj tiu tendenco ĝis la jaro 2035 signife plifortiĝos. Tio same validos por enlandaj ventenergiaj parkoj.

Oni konstatas ke teknikaj progresoj kondukis al fortaj reduktoj de kostoj, tiel ke inter ĉiuj tipoj de energicentraloj la fotovolta produktado estas averaĝe la plej favorkosta teknologio en Germanio. Tio estas vera sensacio kiu donos fortan impeton al la plu akcelata pliampleksigo de la ĉerpado de renovigeblaj energioj.

La KWh laŭ la esploristoj kostas en la plej efikaj fotovoltaj instalaĵaroj 3,71 eŭrocendojn, la produktado de elektro el enlandaj ventenergiaj instalaĵoj kostas 3,99 ĝis 8,23 cendojn. Laŭ la studaĵo elektro el konvenciaj energicentraloj estas averaĝe pli multekosta.

Tamen la mondo estas ankoraŭ ne preta kovri komplete sian energibezonon el sunenergio. Necesas novaj konceptoj por la tuta energisistemo, se la plej favora fonto por elektro dependas de la pozicio de la suno.

Unu el la grandaj defioj estas precipe la konstruado de efikaj elektraj retoj. Oni en Germanio nuntempe plivastigas tiajn retojn por povi provizi ekzemple konsumantojn en la okcidento kaj en la sudo de la lando per elektro el ventenergio el la marbordo en la nordo. Alidirekte la konduktiloj estas uzataj dum someroj por transporti elektron el sunenergio el la sudo norden.

Tiu interŝanĝo ankaŭ je eŭropa skalo kreskas. Estonte germanaj konsumantoj povos havigi al si per tio elektron el vento kaj suno el Hispanio kaj el akvocentraloj en Norvegio. Dum la kostoj por elektro do laŭtendence malaltiĝas, la kostoj por la distribuo plialtiĝas.

Sed por fina venko de la produktado de elektro el suno kaj vento tiu interŝanĝo ne sufiĉos. Necesos ankaŭ rezervujoj, ekzemple ankaŭ en elektraj aŭtomobiloj, ĉar ventenergio kaj sunenergio ne disponeblas dum tuta diurno. Oni povos helpe de dumtage ĉerpata elektro produkti hidrogenon kiu dumnokte servos kiel fonto por produkti elektron. Sed la kostoj por tio hodiaŭ ankoraŭ ne estas takseblaj.