×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Sunĉeloj kun rekorde alta efikeco

Sunĉeloj kun rekorde alta efikeco

Dum en sporto novaj pintaj rezultoj estas atingeblaj ofte nur per malpermesitaj substancoj, en la esplorado pri ĉerpado de sunenergio aperas nova monda rekordo unu post la alia, kaj tio tute obeante la leĝojn. Tio estas dankenda precipe al unu speciala tipo de salo kun la nomo Perovskito. La salkristaloj kiuj entenas ekzemple karbonon, nitrogenon, jodon kaj plumbon, povas same kiel silicio konverti sunlumon al elektra kurento, sed malsame ol tiuj klasikaj sunĉeloj ili englutas ankoraŭ multe da lumo eĉ en maldikegaj tavoloj. Kaj dum silicio plej bone laboras precipe en sunlumspektra gamo ruĝa ĝis infraruĝa kiu estas malriĉa je energio, la perovskitoj elprofitas ankaŭ energiriĉan verdan kaj bluan lumon.

Kune ambaŭ tipoj de materialoj formas perfektan paron, kredas multaj sciencistoj kaj kombinas ilin al tiel nomataj tandemaj ĉeloj. En konferenco en Havajo komence de junio ekzemple esploristoj el Oksfordo kaj Berlino prezentis eĉ tri tiajn sunĉelojn kun rekordaj efikecgradoj de pli ol 25 procentoj. En Lausanne esploristoj prezentis simile efikan ĉelon kun 27,3 procentoj da efikeco. Kaj eĉ 30 procentoj da efikeco ŝajnas atingeblaj. Tio superos la maksimumon de siliciaj ĉeloj.

Sed ankaŭ perovskitaj sunĉeloj sen silicio rapidege evoluas. Ekde kiam la japano Tsutomu Miysaka prezentis la unuan ekzempleron, la efikecgrado plialtiĝis dum malpli ol dek jaroj de apenaŭ kvar procentoj al pli ol 20 procentoj. Tio estas plialtiĝo kiu daŭris ĉe siliciaj sunĉeloj proksimume kvaronan jarcenton.

Tio ŝuldiĝas precipe al la ecoj de la perovskitaj saloj. Kiel ĉiuj saloj ili konsistas el elektre pozitive kaj negative ŝargitaj partikloj kaj tiuj tiel nomataj jonoj helpas ĉe la transporto de la portantoj de ŝargo kiuj estas produktitaj per sunĉeloj. Plua avantaĝo estas ke eblas ekipi la perovskitan strukturon per plej diversaj specoj de atomoj kaj tiel eblas variigi la ecojn de la materialo. Tio donas multajn liberecojn kaj ankaŭ la eblecon kombini diversajn perovskitojn unuj kun la aliaj. Tio aliflanke igas la aferon ankaŭ tre kompleksa. Oni staras tiurilate ankoraŭ ĉe la komenco de la esplorado.

La esploristoj vetas precipe pri pure perovskitaj sunĉeloj kaj pri nova maniero de produktado. Ili volas inversigi la produktadan ĉenon kaj per tio eviti multekostajn interpaŝojn.

Sendepende de la koncepto verŝajne daŭros ankoraŭ kelkajn jarojn ĝis la unuaj perovskitaj sunĉeloj estos videblaj sur domaj tegmentoj. La saloj tute ne eltenas humidecon kaj en kunteksto kun lumo ankaŭ ne eltenas oksigenon. Oni do devas trovi la plej bonan mikson de materialoj por atingi ankoraŭ pli altajn efikecgradojn.

Sunĉeloj kun rekorde alta efikeco Solar cells with record high efficiency 過去最高の効率を誇る太陽電池