×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Stirantaj virinoj

Stirantaj virinoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

En ĉi tiu jaro 2018, la movado por respekto al virinoj atingis simbolan venkon. La reĝo de Saud-Arabio donis al ili la rajton stiri aŭtomobilojn. Tiu decido rezultis de plurjara pledado en tiu konservema socio. Laŭ informo de amaskomunikiloj, du mil virinoj povos ricevi legitimilon por konduki siajn veturilojn – kaj tiu ĉi cifero, en lando de 20 milionoj da enloĝantoj, estas en si mem kurioza. Sed pli ol kurioza – groteska - estis la antaŭa pravigo por la malpermeso. Laŭ informoj en ĵurnaloj, iu religiulo en tiu lando iam deklaris, ke “virinoj ne povas stiri, ĉar ili havas nur kvaronon de cerbo”. Verŝajne, Saud-Arabio estis la lasta lando en la mondo, kie validis tiu malpermeso.

Dum la lasta jarcento, konsiderinde evoluis la partoprenado de virinoj en kampoj antaŭe okupitaj ekskluzive de viroj. En nia moderna mondo, ili stiras ankaŭ taksiojn, omnibusojn, kamionojn, traktorojn, trajnojn kaj eĉ aviadilojn. Kaj en la kosmon ili rakete ekskursas. Ĉu povus resti ia dubo pri ilia stirkapablo? Fakte, virinoj ludis interesan rolon en la historio de tiu ikono de la moderna socio – aŭtomobiloj. La pionira stiristino estis la germana Bertha Benz, kiu veturis 104 kilometrojn per trirada veturilo, en la jaro 1888. Onidire, sen la scio de la edzo! Ŝi proponis diversajn plibonigojn en la maŝino, inkluzive rilate la bremsilojn. En la jaro 1898, unuafoje francino ricevis legitimilon por stirado. Ŝi estis ankaŭ la unua, kiu ricevis monpunon pro troa rapideco dum veturado: ŝia aŭto rapidis je 15 kilometroj hore, sur strato, kie la maksimuma permesata rapideco estis 12 kilometroj hore! En Brazilo, la pionirinoj atingis la permeson en 1932, kaj en 1933 virino unuafoje ekrajtis stiri motorciklon. En la jaro 1903, usonanino inventis stangon provizitan per kaŭĉuka bendo sur la ekstremaĵo, por purigi glacojn de veturiloj, okaze de pluvo. Ĝi estis uzita komence en tramoj. En 1901, virino unuafoje partoprenis aŭtomobilan rapidkonkuron, inter Parizo kaj Berlino (pli ol mil kilometroj dum pli ol 25 horoj). En la moderna “Formulo 1”, virino ekpartoprenis en la jaro 1958. Post 1992, tio ne plu okazis. Virinoj partoprenis ankaŭ en konkuroj de la kategorio “Formulo Indy”. Koncerne fabrikadon de aŭtoj, pluraj virinoj okupas gravajn postenojn en la mondfama “General Motors”. En ĉi tiu komenco de tria jarmilo, gratulon kaj saluton al niaj Saud-Arabiaj fratinoj!