×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Seydou Keïta - fotografio en Malio

Seydou Keïta - fotografio en Malio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Brazila kulturcentro Instituto Moreira Sales alportis en nian landon atentindan ekspozicion de talenta malia fotografiisto Seydou Keïta. Ĝi konsistas el dekoj da belaj fotoj nigra-blankaj, kiuj montras portretojn, jen de individuoj, jen de grupoj, en diversaj grandecoj. Mi vizitis ĝin en la urbo San-Paŭlo, kaj estis trafita de forta impreso. Valoras la penon ekkoni ion pri tiu interesa artisto. http://www.seydoukeitaphotographer.com/en/seydou-keita-home-page/ Keïta naskiĝis en 1921. Li estis ankoraŭ tre juna, preskaŭ knabo, kiam onklo donacis al li primitivan fotmaŝinon, per kiu li komencis siajn unuajn provojn, uzante filmojn kaj rivelilojn alportitajn de eŭropano. Iom post iom li pasie enamiĝis en tiun agadon kaj en 1948 li malfermis etan studion en Bamako, la ĉefurbo de Malio. Tie li akceptis ĉiutage popolanojn, komercistojn, ŝtatoficistojn, simplajn laboristojn kaj eksterlandajn vizitantojn el Niĝerio, Senegalo, Burkino, Eburbordo. Li establis sian laboron ricevante po 300 frankoj por ĉiu portreto, kiun li faris per unu sola klako kaj en liberaera lumo – por ŝpari materialon. Li plej ofte fotis homojn antaŭ grandaj tukoj de variaj aspektoj. Li zorge aranĝis iliajn sintenojn, la poziciojn de la korpo, la rigardon, la mienon, kvazaŭ li estus vera teatroreĝisoro. Rezultis sentoplena galerio da fotoj. Post kelkaj jaroj, kiam li estis “malkovrita” de eŭropanoj kaj usonanoj, lia arkivo enhavis milojn da negativoj. Kvankam la simplanima fotisto komence ne konsideris sin artisto, fine li konvinkiĝis pri tio, pro sia internacia famiĝo. Fakte, lia kolekto dokumentis grandan transformiĝon en la lando. Dum jardekoj, la popolo en Malio trapasis kulturajn ŝanĝojn. En la fotoj, ili ŝatis montri sin kun juveloj kaj aliaj ornamaĵoj, apud aŭtomobiloj, sur motorcikloj, aŭ kun kubutoj apogitaj al radioaparatoj. Kelkaj konservis siajn tradiciajn vestojn, aliaj staris en eŭropece elegantaj paltoj kaj pantalonoj. Unu el liaj plej elstaraj fotoj montras junulon en blanka palto, tenantan floron per la mano. Alia, junulinon kun reva mieno kaj la kubutoj apogitaj sur radioaparato. Malio situas en okcidenta Afriko. Ĝi estas senmarborda kaj loĝata de 13 milionoj da homoj. En la fino de la 19-a jarcento, Francujo regis ĝin. Post la liberiĝo ĝi formis federacion kun Senegalo, en 1960, sed tuj poste tiuj landoj apartiĝis. Sekve, meze de la 20-a jarcento, la malia popolo trapasis grandajn sociajn ŝanĝojn. Pri tio temas la unika laboro de Seydou Keïta, kiu atestas pri la graveco de fotografio kiel potenca artoformo en la moderna mondo. Eĉ malfacilaj cirkonstancoj ne malhelpis, ke li lasu al la mondo belan heredaĵon, kun eminenta humanisma signifo. Seydou Keïta mortis en la jaro 2001.