×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Saniga fromaĝo

Saniga fromaĝo

Manĝi fromaĝon estas tre antikva kutimo de la homoj. Dum la lastaj jaroj, aperis iuj suspektoj, ke ĉi tiu tradicia bongustaĵo estas danĝera por nia sano, pro la kvanto da graso en ĝia konsisto. Ĉi tiu suspekto ŝajne estas tute senfundamenta, laŭ esploro farita antaŭ nelonge en Ĉinujo.

En la Universitato de Soochow, zorge farita esploro montris, ke manĝi po 40 gramoj da fromaĝo ĉiutage povas helpi en preventado de koratakoj kaj apopleksioj. Tiu studaĵo inkluzivis 15 publikigitajn esplorojn, kiuj analizis entute 200000 sanajn homojn dum dek jaroj. Oni konkludis, ke homoj, kiuj manĝas fromaĝon regule havas riskon malpli grandan je 18 procentoj, koncerne kor-angiajn malsanojn, je 14 procentoj koncerne koratakojn kaj je 10 procentoj koncerne cerban vaskulŝtopiĝon. Tiun studaĵon publikigis “European Journal of Nutrition”. La homoj produktas fromaĝon de pli ol 10000 jaroj. Legendo diras, ke eltrovis ĝin Aristeo, ido de Apolono. Komence, fromaĝo estis simpla rezulto de kazeiĝinta lakto, el kiu oni forprenis la seron. Egiptoj estis inter la unuaj popoloj, kiuj produktis fromaĝon el bovina, kaprina kaj ŝafina laktoj. En la Biblio oni trovas menciojn pri fromaĝo. La antikvaj grekoj inkluzivis ĝin en sian menuon. Homero menciis ĝin en sia Iliado. Tamen, romianoj estis tiuj, kiuj diskonigis kaj disvastigis fromaĝon en Eŭropo. Ili utiligis ĝin por efika nutrado de atletoj kaj soldatoj, kaj metis ĝin sur la luksajn tablojn de imperiestroj kaj nobeloj.

La tekniko moderniĝis per aldonado de fungoj al la lakto. Dum Mezepoko, en Eŭropo, tio estis preskaŭ ekskluzive farata en monaĥejoj, kiuj rafinis la kvaliton de la produkto. En la 19-a jarcento alvenis la granda tutmondiĝo de fromaĝoj. Oni komencis industrian produktadon de tiu ŝatata frandaĵo, por kiu grave kontribuis la tekniko de pasteŭrizado, garantianta higienan sekurecon. Kvankam francaj fromaĝoj estas la plej bonfamaj, Usono estas la plej granda produktanto en la mondo. Brazilo estas la tria plej granda produktanto.

Nuntempe ekzistas pli ol 400 tipoj de fromaĝoj. Ili enhavas valorajn nutrajn substancojn: proteinoj, vitaminoj, kalcio. Ili povas esti freŝaj aŭ maturigitaj. Por fari ilin, oni povas uzi grasan aŭ sengrasigitan lakton. Por variigi la guston, oni povas utiligi diversajn enzimojn, bakteriojn kaj fungojn taŭgajn por homa nutrado, krom spicoj, aromaĵoj kaj aliaj nutraj substancoj.

La homoj rajtas daŭre ĝui gustumadon de fromaĝoj. Nun oni scias, ke ĝi estas ne nur plezuriga, sed ankaŭ saniga.