×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Ratoj endanĝerigas koralajn rifojn

Ratoj endanĝerigas koralajn rifojn

La mondskale minacataj koralaj rifoj povus evidente esti savataj per simpla interveno: La ekologia rolo de ratoj ĝis nun estis pretervidata.

La kunteksto inter ratoj kaj koralaj rifoj ja ne estas vere evidenta. Ses sciencistoj nun tamen konstatis ke tiuj bestoj rekte minacas la transvivon de tiuj ekologiaj sistemoj. Tion raportis pasintan semajnon la brita BBC.

Teamo kiu esploras sur la Chagos-insularo en la Hinda Oceano eltrovis ke enmigrintaj ratoj sur la insuloj prezentas "grandan problemon" por la koralaj rifoj. Ratoj dekonigas la nombron de marbirdoj kaj tiel reduktas la amason da birdaj ekskrementoj kiuj estas natura nutraĵo por koraloj.

Kvankam la insuloj de la Chagos-insularo kiu situas proksimume 500 kilometrojn sude de la Maledivoj estas senhomaj, sur kelkaj el ili vivas ratoj kiuj estis importitaj de ŝipoj aŭ de ŝipruinoj. Aliaj insuloj restis senrataj. "La insuloj estas malsamaj kiel tago kaj nokto", diris profesoro de la universitato de Lancaster. "La insuloj sen ratoj estas plenaj je birdoj, ili estas laŭtaj kaj ili odoras - ĉar la ekskrementoj kiujn la birdoj postlasas havas tre penetran odoron. Se oni venas al insulo kun ratoj, tiam tie troviĝas apenaŭ marbirdoj."

"Ni eltrovis ankaŭ ke fiŝoj ĉe la rifoj kiuj limas al insuloj kun marbirdoj, kreskis pli rapide kaj estis pli grandaj ol fiŝoj ĉe rifoj apud insuloj kiuj estas kontaminitaj de ratoj", diris la profesoro. Troviĝis ankaŭ signife pli da fiŝoj ĉe senrataj rifoj.

Surbaze de sia studaĵo la esplorista teamo pledas por la ekstermado de ratoj sur insuloj en la tuta mondo. "Koralaj rifoj estas pro la klimata ŝanĝo forte minacataj", diris la profesoro. "Kaj ni senespere provas trovi vojojn por plibonigi la rezistivon de koralaj rifoj kaj ebligi al ili transvivi malgraŭ la klimata ŝanĝo". La ekstermo de la rata plago estus multpromesa solvo.

Koralaj rifoj kovras malpli ol 0,1 procentoj de la oceanaj grundoj, sed en ili troviĝas proksimume unu triono de la tuta biologia diverseco de la oceanoj. Pro la klimata ŝanĝo tiuj vivosferoj estas forte minacataj. Milionoj da homoj en la tuta mondo nepre bezonas por sia vivenspezo la rifojn, precipe la ekzistantajn kvantojn da fiŝoj. La mortado de koralaj rifoj povus tiel ankaŭ havi dramecajn sociajn kaj ekonomiajn konsekvencojn.

Ratoj endanĝerigas koralajn rifojn Rats endanger coral reefs