×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Pri poezio per simplaj vortoj

Pri poezio per simplaj vortoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Sir András Schiff Skribi poemojn en Esperanto ne estas facile, mi devas konfesi, ĉar preskaŭ ĉiuj miaj elpensi iun poemon, eĉ poemeton, ne donis al mi plenan kontenton. Nia lingvo estas por tiu celo iom malfacila, ĉar vortoj ofte estas tro longaj por kapti ĝustajn rimon kaj ritmon. Ĉe la fino de la koncerna verso malfacile estas konvenigi kelksilabajn substantivojn aŭ verbojn. Krome ĉiu frazo devus estis sence taŭga kaj belforma. Estas arto!

Ankaŭ trovi poemon por legi, kiu plaĉas al mi, ĉar ĝi estas komprenebla, ĉar ĝi respondas mian aktualan humoron, kiu tuŝas interesan temon, ne ofte okazas.

Des pli mi kontentas, ke mi povas al vi prezenti ĝuste tiuspecan perfektan poemon, kiu kongruas kun ĉiuj miaj atendoj. Mi trovis ĝin hazarde, serĉante ion konvenan por prezenti okaze de la planota en nia E-asocio vespero kun poezio, dum kiu ĉiu ano elektas poeziaĵon kaj memstare interpretas ĝin. Mi celis ion belan, kun konata al plimulto temo kaj ne tro malfacila por kompreni. Mi esperas, ke mi trafis ion tian. Mi do volonte deklamos ĝin ankaŭ al vi.

John Sharp Dinwoodie

La virtuozo

Trankvilmiena, digne serioza, sen afliktemo, tute sen parado, la grizehara majstro virtuoza aperis antaŭ ni sur la estrado.

Li staris antaŭ siaj aŭskultontoj, kvazaŭ ne muzikisto sed profeto el la pratempo, el silentaj montoj veninta urben kun vivinterpreto.

Per tuŝo firma tamen delikata la pretajn kordojn li karese premis, kaj, eltirite per la arĉo flata, en la aeron riĉaj tonoj tremis.

Dum li la melodion glate plektis, sur malproksimo restis la okuloj, kaj en la muzik-riĉo sin reflektis la nekonata mond' de l' viziuloj.

Facila ŝajnis tiu sonkompilo, senpene elvokita, efemera, miksaĵo el pasio kaj trankvilo, la glora celo de la arto vera;

la glora celo ankaŭ de l' vivdramo – ne fajr' saltanta en dancado febra, sed daŭra, brila kaj sentrema flamo, plena de la trankvilo nedirebla.

Li estis ne nur virtuoz' talenta kun paradota ludlerteco, ĉar ŝajne estis li indiferenta al homdonataj laŭdo kaj apreco.

Li staris kun aspekto sacerdota, celante ĉe l' Plejalto aŭdiencon, la celebrant' de tiu rit' ekzota, teren vokanta la ĉielpotencon.

Kaj pro subtila sento, ke ni venis samcele kiel li mem, samspirite, por ni kunadorantoj li solenis la grandan sanktan feston muzikrite.

Li estis pastro benon disdonanta de iu sakramento efektiva, komunikanto de donaco sankta, kanalo homa de la graco viva.

(el Vikipedio) John Sharp DINWOODIE (naskiĝinta en 1904; mortinta la 9-an de junio 1980) estis eminenta skota esperantista poeto, profesie pastro. En lia poezio estas delikata melankolia liriko. Li estis la plej aĝa el la kunfondintoj de la skota skolo de la Esperanta poezio, kiuj debutis en Kvaropo (1952, 2-a eld. 1977). Lia parto en Kvaropo - titolita Kastelo el revoj - restis lia sola originala poemaro. Li iam kontribuis al Literatura Mondo, kaj iuj liaj poemoj aperis kaj aperos en Esperanto en Skotlando. Dinwoodie brile tradukis el la brita poezio; liaj tradukoj aperis i.a. en Angla Antologio (1957) kaj Skota Antologio (1978), pri kiu li faris ankaŭ la unuajn redaktolaborojn. En Esperanta Antologio Dinwoodie estas reprezentita per ses poemoj.