×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Pri la "Stel-Domo" en Kuritibo

Pri la "Stel-Domo" en Kuritibo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

En mia teksto de la 29-a de majo pri “Esperanto en Brazilo kaj la 53-a BKE” mi atentigis pri la vikipedia artikolo “Kuritibo”, ĉar la 53-a BKE (Brazila Kongreso de Esperanto) estis okazonta en tiu urbo. Malgranda parto de tiu artikolo informas pri “Esperanto en Kuritibo” kaj aparte pri “Steldomo”. Vidu:

La Steldomo estas stelforma domo kun arkitekturo inspirita je ideoj de Esperanto kaj Teozofio, kiun elpensis, projektis kaj mem konstruis la esperantista familio Augusto de Castro (1891-1970) en la 1930-aj jaroj en la urbo Alto da Glória kaj en kiu vivis la familio ĝis la 1990-aj jaroj. En 2013 ĝi estis tute malmuntita kaj transportita al tereno de la Katolika Pontifika Universitato de Paraná [...] en Kuritibo, kie ĝi estis rekonstruita kadre de tiea kurso pri arkitekturo. Ĝi estas la materiigo de liaj lingvaj kaj filozofiaj ideoj kaj idealoj. En la projekto, li harmonie kunigis du ĉefajn temojn: la sespintan stelon, simbolon de teozofio, kaj la kvinpintan stelon (referenco al la kvin kontinentoj), simbolon de Esperanto, kiu faras ĝin unika en la mondo. La tegmento estas en formo de piramido.

Dum la 53-a BKE, Ivan Colling, profesoro en la Federacia Universitato de Paranao (en Kuritibo) – kiu jam estis publikiginta, kune kun kolegino, artikolon pri la Stel-Domo en La Ondo de Esperanto en 2014 –, faris 50-minutan prelegon pri ĝi, en kiu li donis multajn detalojn.

Ĉar mi ne memoris ĉiujn detalojn, kiujn li donis dum la prelego, mi petis de li lian tekston – kiun li tre afable sendis al mi – kaj nun mi citas tiujn informojn, kiuj ne troviĝas en la E-Vikipedio.

“Pro sia originala ideo, [Augusto de Castro] proponis al si mem grandan defion konstrui domon kun malmultaj ortaj anguloj. Proksimume kvar jarojn li laboris dum sia libera tempo, uzante karbidan lampon por lumigi la lokon. [...] Grava mencienda detalo: Castro estis ne arkitekto aŭ inĝeniero, sed librotenisto! Castro havis universalismajn inklinojn kaj trovis respondojn en teozofio [...]. Li estis bankoficisto en Kuritibo kaj iam petis translokon de sia ofico al Portoalegre [...]. En ĉi tiu urbo li ekkonis s-ron Ari Zamor, kiu invitis lin al kurso de Esperanto. Baldaŭ Castro mem fariĝis Esperanto-instruisto. Li gvidis kurson en la teretaĝo de la konstruaĵo, kie li kaj Zamor loĝis, kaj kie ankaŭ loĝis fraŭlino Dionísia Azulaj [...]. Dionísia kaj Augusto geedziĝis en 1925, kaj la 1an de majo de la sama jaro Augusto fondis Paranaan Esperanto-Asocion. Pro tio, ke Esperanto unuigis ilin en geedziĝo, li decidis konstrui domon kun la simbolo de la lingvo. Castro laboris dum la tago, vizitis lernejon vespere kaj konstruis la domon de la deka nokte ĝis la dua frumatene. Eĉ kelkajn ilojn li mem faris. [...] Li ne havis kleriĝon pri ĉarpentado aŭ prilaborado de lignaĵoj: laŭŝajne li ĉion lernis per memlernado. [...] Stel-Domo havas totalan areon de 178 m2, dividitan en tri etaĝojn (kelo, teretaĝo kaj supra etaĝo). La ĉefa teretaĝa ĉambro estas kvinangula; ĉe ĉiu latero de tiu ĉi kvinangulo estas eta ĉambro, unu el ili estas la enirĉambro. La muroj de la ĉambretoj estas plilongigoj de la baza pentagono; do la konstruplano de Stel-Domo baziĝas sur la kvinpinta stelo, la plej tradicia simbolo de Esperanto (aludo pri la kvin kontinentoj). Oni rimarkas ankaŭ, ke ĉiuj etaj ĉambroj havas la saman grandon, kaj egale ligiĝas al la centra ejo, per aperturoj sen pordoj. Do, ili ĉiam komunikiĝas. Ni vidas tie ĉi alegorion de la egaleco de lingvaj rajtoj kaj de la faciligo de komunikado proponata kaj defendata de Esperanto kaj efektive praktikata de esperantistoj de pli ol jarcento. La aperturoj de la ĉe-lateraj ĉambroj prezentas la formon de sespinta stelo (kun adapto ĉe la bazo por permesi la pasadon inter la ĉambroj). Tie ĉi montriĝas alia faceto de Augusto de Castro, nome, teozofio. [...] La menciitaj simboloj enhavas ankaŭ geometriajn rilatojn, kiuj certe ravis Auguston de Castro: meze de la simetria sespinta stelo troviĝas sesangulo, kiu per si mem jam estas fascina: per kunmeto de sesanguloj, eblas plene, sen interspacoj, kovri platan surfacon [...] kaj pro tio la sesangula sistemo estas unu el la kristalaj strukturoj gravaj en la naturo. [...] Ne malpli fascina estas la kvinpinta stelo: ĝi enhavas en si la nombron Φ = 1,618, la ‘oran dispartigon', konatan kiel ‘matematika ŝlosilo de universala harmonio' kaj konsideratan en arto kiel aparte harmonia proporcio. [...] La kvinangula plafono de la vivoĉambro havas en sia centro aperturon (ankaŭ kvinangulan), tra kiu la teretaĝo kaj la unua etaĝo komunikiĝas (tio signifas, ke ne nur estas komuniko inter la flankaj kaj la centra ĉambroj, sed ankaŭ inter etaĝoj), kaj sur la plafono videblas verda stelo. Unu el la plej geniaj inspiroj de Augusto de Castro estas la maniero, laŭ kiu li igis la du ĉefajn temojn dialogi: sur la plafono estas la esperanta stelo sur blanka fono; ĉiu el ĝiaj verticoj tuŝas la verticon de unu el la sespintaj steloj. Krom tiuj informoj Profesoro Ivan donis ankoraŭ pliajn detalojn pri la vivo de Augusto de Castro kaj pri la historio de la Stel-Domo, sed ili trolongigus ĉi tiun artikolon.

Supozeble vi konsentas, ke la esperantistaro eksciu pri tiu konstruaĵo, unika en la mondo.