×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Plastaj pilkoj kontraŭ la malabundeco de akvo

Plastaj pilkoj kontraŭ la malabundeco de akvo

Milionoj da etaj plastaj pilkoj en akvorezervujoj: Kio aspektas spektaklece, tio protektu en la de varmego plagata Kalifornio la malabundan trinkakvon. Esploristoj pruvas: La metodo de "ombraj pilkoj" vere funkcias - sub certaj cirkonstancoj.

La multjara sekeco en Kalifornio naskis ideon kiu je la unua vido estas kurioza. Por protekti la rezervojn de trinkakvo ekde la jaro 2015 sur la supraĵo de la plej granda akvorezervujo de Los Anĝeleso naĝas preskaŭ 100 milionoj da nigraj plastaj pilkoj. Ili protektu la akvon kontraŭ enradiado de suno kaj tiel certigu la trinkakvan kvaliton.

La priombrado estas necesa ĉar oni aldonas al la malfermaj akvorezervujoj kloron por konservado. Sub enradiado de suno tiu kloro povas reagi kun aliaj substancoj en la akvo kaj tiel produkti kancerogenajn substancojn. Krome la ombrodonaj pilkoj reduktu la kreskadon de algoj. La pilkoj havas ankaŭ pozitivan kromefikon: Ili reduktas la vaporiĝon de la akvorezervoj.

La pilkoj konsistas el la plastaĵo polietileno, ili estas interne kavaj kaj havas diametron de dek centimetroj. Optike ili similas per tio al la buntaj plastaj sferoj en pilko-"banejo" - kun la diferenco ke ili estas nigraj.

Kio je la unua vido aperas kontraŭproduktiva, tio estas bone pripensita, kiel tion priskribis geofizikistino en blogaĵo: La nigraj pilkoj absorbas la sunlumon kaj ne tralasas UV-radiadon. Aliflanke pli helaj koloroj tralasus pli da sunlumo aŭ reflektus ĝin - kaj tiel ili ne plenumus sian celon kiel ombrodonantoj. Krome la nigraj pilkoj pro sia tavolizo el industria fulgo estas pli fortikaj kaj ne estas tiel rapide detruataj de la ultraviola lumo.

Dum plastaĵoj estas mondvaste konsiderataj kiel problemo, en Kalifornio ili estu parto de solvo. Tiel ne mirigas ke la metodo ankaŭ provokas kritikon. Unu problemo konsistas el tio ke la nigraj pilkoj varmegiĝas. Tiel povas formiĝi varmaj tavoloj sur la akvo kiuj akcelas la kreskadon de bakterioj. Krome oni timas ke la plastaj pilkoj povus malabsorbi damaĝajn substancojn al la akvo - eĉ se la tavoliza materialo estas prijuĝata kiel sekura por nutraĵoj. Ĉu la "ombropilkoj" vere plibonigas la akvokvaliton, tio ankoraŭ ne estas pruvita. Sed estas klare ke ili reduktas la vaporiĝon kial ili estas tre popularaj en Kalifornio kie ĉiam denove aperas manko de trinkakvo.

La ombropilkoj unuflanke helpas ŝpari akvon, sed ilia produktado aliflanke konsumas akvon. Por ke la pilkoj tiurilate alportu pozitivan bilancon por la medio la pilkoj devas resti en la akvo dum almenaŭ du jaroj.