×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Odiseado retrovita

Odiseado retrovita

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Literaturo estas potenca arto. Ĝin produktas la homa menso, kiu tamen estas reciproke influata de ĝi. Plej taŭga ekzemplo pri tiu fenomeno estas la klasikaj verkoj de Homero – Iliado kaj Odiseado – eternaj rakontoj pri la homa batalo por vivo kaj destino. Ili rezultis de parola transdonado de generacio al generacio, dum jarcentoj, ĝis unuafoje oni fiksis ilin en skriba formo, eble ok jarcentojn antaŭ Kristo. Kelkaj esploristoj eĉ dubas, ĉu efektive Homero ekzistis. Tamen, la majesteco de tiuj du epopeoj ĝis nun impresas legantojn per elvokoj de heroeco, saĝeco, obstino kaj kuraĝo.

Pruvo pri ilia vivanteco estas la freŝa informo, kiu trakuris la tutmondan gazetaron: grekaj kaj germanaj fakuloj trovis en Grekujo, okaze de arkeologiaj serĉoj en la duoninsulo Peloponezo valoran argilan plakon. Sur ĝi oni povas legi fragmenton de Odiseado, supozeble unu el la plej antikvaj ĝis nun trovitaj. La informon transdonis la greka Ministerio de Kulturo. La skribaĵo enhavas dek tri versojn. Provizoraj taksoj indikas, ke tiu gravuraĵo estis farita en la romia periodo, probable en la III-a jarcento post Kristo. La plej malnova transskribaĵo de Homera teksto devenis de la II-a jarcento antaŭ Kristo. La tutmonda ekscitiĝo pro tia eltrovo bone montras la gravecon de tiu verko. Odiseado estas la daŭrigo de Iliado. Ĉi tiu lasta priskribas la Trojan militon, kiu daŭris dek jarojn kaj finiĝis per la konata ruzaĵo de Odiseo (latine, Uliso). Post la venko, Odiseo revenis sian hejmon en la insulo Itako. Ĉi tiu vojaĝo daŭris pliajn dek jarojn kaj estis plena de mirindaj aventuroj. La tuta reveno konsistigas la epopeon Odiseado. Ĝi estis verkita per heksametroj, nome longaj muzikecaj klasikaj verkformoj de helena tradicio. La stilo estas grandioza, solena kaj tute konkreta. Oni brile priskribas scenojn kaj okazaĵojn sed oni nek analizas, nek interpretas ilin. Interpretado restas kiel tasko al la leganto. Inter la figuroj en Odiseado, plej famaj estas la unuokula grandegulo Polifemo, la sirenoj, kiuj kante delogis maristojn, la nimfo Kalipso kaj la dolĉa edzino Penelopo. La tuta verko estas kolorplena kolekto de simboloj, kiuj pensigas pri la homaj spirito kaj vivosenco. Ĝi estas inspiro por multaj filmoj kaj libroj, inter kiuj eble la plej elstara estas la romano “Uliso”, de la irlandano James Joyce. Ekzistas proza traduko de Odiseado en Esperanto, farita de Wilhelmus Manders, en la jaro 1932. Ĉi tiu nederlanda Esperantisto estis akademiano, fakulo pri la greka kaj latina lingvoj.

Odiseado retrovita Odyssey rediscovered