×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Nuntempa Matrix - konciza klarigo

Nuntempa Matrix - konciza klarigo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

La sonartikolo estas la prezento de la fragmento de la interparolo, kiu okazis inter du artistoj dum vespermanĝo en novjorka restoracio, devenanta el la filmo „My dinner with Andre” el 1981 reĝisorita de Luis Malle.

- Diru, kial ni faru la ekspedicion al Mt. Everest kaj tie eksentu unu momenton de efektiveco? Ĉu Mt. Everest estas pli reala al Novjorko? Ĉu Novjorko ne estas vera? Mi pensas ke, se vi povus fariĝi plene konscia pri tio, kio ekzistas en la cigaredejo vidalvide de tiu restoracio, mi pensas, ke tio povus ĝisfine forblovi vian cerbon. Ĉu tie ne troviĝas tiom da realeco por percepti, kiom sur Mt. Everest? Kion vi opinias pri tio? Mi opinias, ke ne nur estas nenio pli vera sur Mt. Everest. Mi pensas, ke mankas diferenco pri tio iasence, ĉar realeco estas unuforma sur iu surfaco. Tiel do, se via percepto, via propra mekanismo funkcias korekte, estus por vi la afero sensignifa ekiri al Mt. Everst kaj tio ĉi estus iom absurda.

Kompreneble sur kelka nivelo tio estas signife alia, ol tio estas en la cigaredejo ĉe la 7-a Aleo, tio estas…

- Mi konsentas kun vi, Wally, sed la problemo estas en tio, ke homoj nun ne rimarkas la cigaredejon. Aferoj jam ne influas homojn tiel kiel kutime. Kiu scias, eble post kelke da jaroj homoj pagos dek mil dolarojn kontante por esti eŭnukigitaj nur tiucele, por ion eksenti?

- Sed kial vi opinias, ke estas tiel? Kial estas tiel? Ĉu estas tiel, ĉar homoj estas hodiaŭ pigraj, ke ili estas enuigitaj? Ni estas ĝuste kiel enuigitaj, dorlotitaj infanoj, kiuj la tutan tagon kuŝis en banujo ludante sian plastan anasidon kaj nun pensas, pri kio ankoraŭ okupiĝi?

- Jes, jes. Ni estas enuigitaj. Sed ĉu iam ajn vi bonvolis ekpensi, ke la procezo kiu kreas la enuon, kiun ni nun vidas en la mondo, povas same bone esti memmoviga, senkonscia formo de cerbolavado, kreita de la monda totalitara registaro apogita sur mono? Ke ĉio ĉi tio estas multe pli danĝera, ol kiu ajn povus supozi?

Kaj ne temas sole pri individua transdaŭro, Wally. Gravas, ke tiu, kiu estas enuigita, tiu estas dormema, kaj kiu dormas, tiu ne diros „NE”! Vidu, mi daŭre renkontas tiajn homojn.

Antaŭ apenaŭ kelkaj tagoj mi ekkonis homon, kiun mi signife admiras. La sveda fizikisto – Gustav Bjornstrand. Kaj li diris al mi, ke li jam ne plu rigardas televidon, nek legas gazetojn, nek ajnajn magazinojn. Li tute eltranĉis ilin el sia vivo, ĉar li vere sentas, ke ni nun vivas en iu „koŝmaro de Orwell”, kaj ĉio, kion vi nun aŭdas, kondukas al tio, ke vi fariĝas roboto.

Kaj kiam mi estis en Findhorn, mi renkontis eksterordinaran eksperton pri arboj, kiu dediĉis sian vivon por savi arbojn. Li ĵus revenis al Vaŝingtono por batali pri la savo de sekojoj. 84-jara maljunulo vojaĝanta ĉiam kun dorsosako, neniam scianta, kie li „surteriĝos” la sekvan tagon. Li demandis min: „De kie vi estas” Mi respondis: „El Novjorko”. Li diris: „Ho, Novjorko. Jes, estas vere interesa loko. Ĉu vi eble konas tieajn homojn, kiuj parolas, ke ili volus forveturi, sed ili neniam tion faras?” Mi diris: „Jes”. Kaj li demandis: „Kiel vi pensas, kial ili ne forveturas?” Mi listigis al li kelkajn banalaĵojn, tial li diris: „Mi pensas, ke ne entute estas tiel, kiel vi opinias. Mi pensas, ke Novjorko estas nova modelo de koncentrejo. La koncentrejo estis konstruita de ĝiaj loĝantoj mem, kaj la kunloĝantaj tie malliberigitoj estas la gardistoj kaj ili fieras, ke ili ĝin konstruis. Ili konstruis la propran malliberejon, kie ili ekzistas en la stato de skizofrenio – kie ili estas la gardistoj kaj samtempe la malliberigitoj.

Rezulte de tio ili jam ne havas, post kiam ili trairis cerboperacion, ili jam ne scipovas forlasi la malliberejon, kiun ili mem konstruis. Ili eĉ ne kapablas rekoni ĝin kiel malliberejon.

Eblas, ke la mondo iras samdirekte. Vidu, mi pensas, ke estas sufiĉe verŝajne, ke la 1960-a reprezentis la lastan spiron de la homestaĵo, antaŭ ol ĝi estis estingita. Kaj nun estas la komenco de la cetero de la estonteco, kaj ke ekde nun estas nur paŝantaj robotoj, nenion sentantaj, nenion pensantaj. Kaj mankos iu por rememorigi al ili, ke estis iam la specio nomata la homa estaĵo kun sentoj kaj pensoj. Kaj ke la historio kaj memoro estas ĝuste forviŝataj, kaj baldaŭ neniu verdire memoros, ke la vivo ekzistis sur la planedo.