Nova lando, nova lingvo - Erasmus en Prago
Tiun ĉi sonartikolon produktis Jarka Malá el Ĉeĥio
Komenciĝis la somera semestro - sed ne por ĉiu studento de la Karola universitato estas normala semestro.
Ĉio estas tute atentoveka - nova lando, fremda lingvo kaj multaj kunstudantoj el ĉiuj eblaj landoj. La studentoj de la tuteŭropa interŝanĝa programo Erasmus ĉe la Praga Karola universitato kolektas ĝuste dum la unuaj semajnoj multajn novajn impresojn. Jochen el Kolonjo estas jam de kelkaj semajnoj en tiu bela urbo ĉe la rivero Moldavo kaj ĝis nun li jam bone alkutimiĝis al la vivo tie.
"Mi povis kolekti entute pozitivajn impresojn. Precipe la seminarioj estas tre strukturitaj. La docento tre kompreneble klarigas la studenhavojn. Krome la kunstudantoj estas tre afablaj. Mi do rekomendus al ĉiu veni ĉi tien por studi. Ja Prago ne situas tiom for de Germanio."
Adele, studentino pri medicino el Majenco konfrontiĝis kun malfacilaĵoj. La unuaj tagoj en Prago estis ne nur agrablaj.
"La unua semajno ne korespondis al miaj imagoj. Malkiel ĉe aliaj fakultatoj ĉe medicino ne disponeblas enkonduka prelegaro. Tio signifis por mi, ke mi ne havis iun akompanon kaj devis mem organizi ĉion."
Kompreneble la gestudentoj tuj faras ankaŭ komparojn kun la hejma universitato. En tio rimarkeblas, ke la universitata vivo ĉe la Karola universitato ofte estas tute alia ol hejme. Tion spertis ankaŭ Anna el Bonn:
"Mi perceptis tre grandan diferencon inter la strukturoj de la studado ĉe la universitato de Bonn kaj la Karola universitato en Prago. En mia universitato okazas lekcioj plej ofte kun 300 aliaj studentoj. Krome ne eblas starigi rilaton al la koncernaj profesoroj. Tio ĉi tie en Prago estas tute alie. Oni sidas kun 20 aliaj en klasĉambro kaj oni tiel havas ankaŭ la eblecon paroli rekte kun la profesoro kaj starigi demandojn. Tion mi konsideras vere bonega."
Kaj Jochen el Kolonjo opinias: "Oni rimarkas la diferencojn inter la ĉeĥa altlerneja sistemo kaj la germana. Ĝuste ĉe la strukturo kaj la postuloj pri studrezultoj mi rimarkis, ke en la seminarioj, al kiuj mi aliĝis ĉi tie en Prago, oni devas regule prezenti eseojn. Krome estas skribataj testoj. Ĉe la universitato en Kolonjo aliflanke mi devas dum semestro prezenti verkaĵon. Je la fino oni postulas plej ofte ankoraŭ hejman laboraĵon."
La Karola universitato ofertas grandan bukedon da anglalingvaj kursoj. Studentoj en la medicina universitato havas la eblecon senkoste lerni la ĉeĥan lingvon dum la studado. Tio tamen ne ĉie estas tiel, kiel tion raportas Anna el Bonn:
"La sociscienca fakultato ofertas antaŭ la komenco de la semestro senkostan kurson pri la ĉeĥa lingvo. La malavantaĝo ĉe tio estas, ke oni devas alvojaĝi jam unu monaton antaŭ la komenco de la studado. Bedaŭrinde tio por mi ne eblis, ĉar mi havis en mia universitato en Bonn ankoraŭ skribajn ekzamenojn. Mi ja povus partopreni la kurson dum la semestro. Sed tio kostus al mi ĉirkaŭ 150 eŭrojn."
Estos do interese ekscii, kion la germanaj gestudentoj travivos ankoraŭ dum tiu somera semestro.