×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Ni povus vivi nature

Ni povus vivi nature

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Ĉi-jare en Pollando oni envivigis la leĝon koncerne GMO. En la leĝo ni legas komence, ke Pollando estas la lando libera de GMO. Bedaŭrinde ekzistas tie enskriboj, kiuj tion neas, ĉar oni premisas la eblecon kultivi plantojn genetike modifitajn en specialaj teritorioj. Krome ekzistas neniu malpermeso vendi importitajn GMO-varojn. Aĉetante ekzemple iun varon kun la usona produktindiko ni povas esti absolute certaj, ke ni manĝos modifitan nutraĵon, ĉar tie la proceduro estas libere permesita. La ekzemploj de la decida kontraŭstaro koncerne GMO-produktadon sur sia tereno estas hindoj kaj rusoj. En Hindujo oni malpermesas patentigi ajnan vivantan organismon, ĉar tia organismo apartenas al la socio kaj agrokulturistoj, sed neniel al korporacioj, kiuj lastaj pro tio fermiĝis kaj forveturis de tie.

Ni devas memori, ke ne ekzistas eblo retiri GMO-n de iu tereno, kie ĝi estis enkondukita. Por tion ĉi fari oni devus detrui la tutan specion de koncerna planto.

GMO koncernas ankaŭ mikroorganismojn kaj enzimojn elproduktitajn de tiuj organismoj en la procezo produkti eĉ ekz. bieron.

T.n. ekologia nutraĵo paradokse estas plej malaltpreza, kvankam laŭpreze ĝi kostas pli. Sed kiam ni manĝas ion sanan, ni restas sanaj kaj ne devas aĉeti poste medikamentojn kaj pagi kuracistojn. Kiam ni aĉetas en iu granda vendejo ŝinkon, ni pagas por la viando en ĝi kvaroble pli, ĉar la tri kvaronoj da tiu ŝinko ne estas viando.

Valoras do, kiam ni havas tian okazon, aĉeti bonkvalitan ŝinkon, kiu kostas duoble pli ol tia el granda vendejo.

En Usono estas legebla libro titolita „Manĝegitaj sed malsataj”, kie oni montras, kiom multe la nuntempaj socioj de la disvolviĝintaj landoj devas vori, ĉar en tiu manĝaĵo mankas multaj bazaj nutraĵelementoj sufiĉakvante – jen kiel niaj saĝaj organismoj serĉas ion, kio estas necesa por teni nian vivon. La problemo bedaŭrinde tuŝas la plej junajn generaciojn.

Pro tio ekz. en la Suda Koreio ni havas ekzemplojn de ligoj inter ekologiaj produktantoj kaj konsumantoj. La plej granda el tiuspecaj komunaj entreprenoj nombras 150 mil membrojn – amaso de sendependaj homoj reciproke zorgas pri la komuna profito – la sana kaj malmultekosta nutraĵ-sistemo povus libere ekzisti ekz. en niaj eŭropaj socioj!

Ni vivu konscie!