×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Ni ne devas suferi pro alergio

Ni ne devas suferi pro alergio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Kial ni havas alergion? Tial, ke en nian organismon tra spirsistemo aŭ digesta sistemo de ekstere eniras fremdaj proteinoj. Kiam nia imunsistemo detektas nekonatajn substancojn, ĝi traktas ilin kiel malamikajn kaj en iu loko de nia organismo komenciĝas batalo. Ne ĉiam la rezulto de alergio estas kataro, ternado kaj jukado de la okuloj. Povas okazi, ke niaj intestoj ne estas hermetikaj kaj tra ili tiaj proteinoj trafas ekzemple niajn genuojn. La efiko de tiuspeca migrado povas tiam esti simptomoj de la reŭmatoida artikinflamo kiel alergireago. Kiam la batalo de la imunsistemo kun la fremda proteino okazas en niaj pulmoj, tiam la alergia reago povas esti io simila al astmo., tamen temas nur pri alergio.

La kaŭzoj de alergioj estas multaj. Alergio estas sufiĉe nova fenomeno, verŝajne malmulte konata ekz. en Afriko. Unu el ĉefaj kaŭzoj de alergioj en nia geografia sfero estas la manko de ĝusta nivelo de la vitamino D. Kvankam ne temas ĉi-kaze pri iu rekta kontraŭalergia rimedo, tamen kiam la nivelo de la vitamino en nia sango atingas 50-70 ng/ml (pro suplementado ekz. ), ofte la alergia stato malaperas. Por memorigi ni aldonu, ke la plej bona fonto de la vit. D estas la sunradiado (UVB).

La strukturoj de la menciitaj fremdaj proteinoj estas komplikaj, tamen temas pri proteinoj kaj la reago de la imunsistemo. Alia grava afero estas ofte la nesufiĉa acidgrado de la stomakaj sukoj, kiuj ne plenumas sian taskon malkomponi proteinojn je aminacidoj. Tia situacio ofte nuntempe okazas pro la trouzo de facile akireblaj kuraciloj, kiuj neŭtrigas la digestajn sukojn en la stomako cele preventi t.n. pirozon. La salacido en la stomako estas ege grava, ĉar tiel konstruis nin la naturo, do ni ne ŝanĝu tion. Kompreneble alergigaj estas ĉiuspecaj toksinoj aŭ ordinara polvo, kiuj facile incitas mukmembranojn.

Ni ne forgesu pri la bakteria flaŭro de la intestoj, kies ĝusta konsisto bone protektas kontraŭ malsanoj kaj alergioj. Nuntempe universala problemo estas la gluteno en la „moderne kultivataj” grenoj – ĝi principe diferencas de tiu de antaŭ 40 jaroj, kaj ni ne estas pretaj akcepti ĝin. Tute alia grupo estas la alergenoj en „modernaj” vakcinoj, kiel ekz. bovaj proteinoj, fremdevenaj grasoj aŭ sukeroj - ili ĉiuj povas elvoki alergiojn.

Ĉiu tiuspeca „fremda atako” de nia organismo estas laŭvice ligita kun troa produktado de t.n. liberaj radikaloj, kiuj elvokas inflamstatojn. Troaj kvantoj de liberaj radikaloj povas esti nekutime danĝeraj, ĉar ili damaĝas niajn organojn kaj kaŭzas seriozajn malsanojn.

Danĝeraj por nia organismo estas ankaŭ bakterioj, kiel lastfoje ekz. klamidioj. Sen ilia forigo el nia organismo ofte la batalo kun tiu aŭ alia sanproblemo estas vana.

Ne ĉiu scias, ke tre ofte grava sed tute neglektata kaŭzo de kapdoloro aŭ simptomoj de astmo alergidevenaj estas senakvigo de la organismo. Forte alergiga povas esti la bovina lakto, ovoblanko kaj pluraj aliaj nutraĵelementoj.

Kontraŭ alergio ofte oni preskribas al paciento kretaĵon, sed tia medikamento ne solvas la problemon mem, ĝi nur mildigas la simptomojn.

Al du plej gravaj alergenoj nuntempaj laŭ la opinio de naturterapeŭtoj apartenas ĉefe

gluteno kaj lakto. Pluraj alergiuloj, kiuj ĉesis nutri sin per la manĝaĵoj enhavantaj ĉi du alergenojn ofte forgesis jam pri sia problemo.